Joachim Schulze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Germanaj esperantistoj

Joachim SCHULZE (1939 - 10-a de januaro 2000 en Lepsiko) estis germana ĵurnalisto kaj grafikisto.

Li estis dum pli ol jardeko aktiva membro de la Centra Estraro de GDREA kaj de la organizaĵo en Lepsiko, kie li kunorganizis multajn el la famiĝintaj Internaciaj Foiraj Esperantistaj Renkontiĝoj (IFER). Li redaktis la revueton Saksa Kuriero (1984-90) kaj aperigis novelaron Hunda vivo (1987).