Joachim von Ribbentrop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joachim von Ribbentrop
Persona informo
Joachim von Ribbentrop
Naskonomo Ulrich Friedrich Wilhelm Joachim Ribbentrop
Naskiĝo 30-an de aprilo 1893
en Wesel, Reĝlando Prusio, Germana imperio
Morto 16-a de oktobro 1946 (53 jaroj)
en Ŝablono:Flagicon Nurenbergo, Germanio
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Wenzbach vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko SvislandoAnglioKanadoGermanio • Dahlem vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Lycée Fabert vd
Partio NSDAP
Subskribo Joachim von Ribbentrop
Familio
Dinastio Ribbentrop vd
Patro Richard Ribbentrop vd
Patrino Johanne Sophie Hertwig vd
Edz(in)o Anna Elisabeth Henkell (m. 1973)
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Ministro pri eksterlandaj aferoj de Germanio
Dum 4-a de februaro 193830-a de aprilo 1945
Antaŭulo Konstantin von Neurath
Sekvanto Arthur Seyss-Inquart
Ambasadoro de Germanio en Londono
Dum 19361938
Antaŭulo Leopold von Hoesch
Sekvanto Herbert von Dirksen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joachim von RIBBENTROP (naskiĝis la 30-an de aprilo 1893, mortis la 16-an de oktobro 1946) estis germana nazia politikisto kaj unu el reprezentantoj de hitlera Germanio, kondamnitaj al mortpuno de la Nurenberga proceso.

Li naskiĝis 1893 kun la nomo Joachim RIBBENTROP en germana urbo Wesel en familio de armea oficiro. Junaĝe Ribbentrop studas en Svisio, ian tempon poste li pasigas en Granda Britio kaj en Francio – studinte Ribbentrop laboras kiel oficisto, mallonge antaŭ la unua mondmilito li poste vivas en Usono kaj en Kanado.

Joachim Ribbentrop pasigas la unuan mondmiliotn en vicoj de germana armeo (pro siaj soldataj kapablecoj li estas aprezita per Fera kruco), en la jaro 1917 Ribbentrop poste estas grave vundita.

Post la milito Joachim Ribbentrop vivtenas sin kiel komercisto (precipe li komercas kun vino).

En 1925 lin adoptis malprokisma parencino, Gertrud von Ribbentrop (1863–1943), kies patro estis nobeligita en 1884, kaj ekde tiam li nomis sin "von Ribbentrop". Laŭ kontrakto li pagos al ŝi pension dum 15 jaroj.

Joachim von Ribbentrop eniras en politikon en 1932, kiam li fariĝas ano de NSDAP de Hitler (la 1-an de majo) – en la nazia partio Ribbentropo atingas rapide tiujn plej altajn postenojn kaj li fariĝas unu el la plej proksimaj kunlaborantoj de Hitler (samtempe ankaŭ unu el tiuj plej sindonaj).

Post potenciĝo de Hitler Ribbentrop fariĝas komisiito de la gvidanto kaj aparta ambasadoro por eksterlanda tereno, en la jaro 1934 Joachim von Ribbentrop estas nomita kiel aparta komisaro de Regna registaro por malarmigo (li samtempe estas envicigita kiel ambasadoro subiĝanta al ministerio por la eksterlandaj aferoj) – en tiuj ĉi siaj postenoj poste Ribbentrop agadas ĝis la jaro 1936, kiam li fariĝas germana grandambasadoro en Granda Britio.

En 1938 Joachim von Ribbentrop venas en la plej superan politikon, kiam li fariĝas la 4-an de februaro 1938 ministro pri eksterlandaj aferoj, anstataŭ Konstantin von Neurath – kiel la germana ministro de la eksterlandaj aferoj Ribbentrop en la jaro 1939 subskribos per la nomo de Germanio la t. n. Ŝtalan pakton kun mussolinia Italio, en la sama jaro li poste subskribos per la nomo de Germanio ankaŭ la t. n. sovetan-germana pakton en Moskvo (pakto Ribbentrop-Molotov), per kiu estas limigitaj sferoj de influo de ambaŭ potencoj en Mez-EŭropoSovetunio mallongtempe post tio okupas baltajn landojn kaj parton de Pollando, por la restinta parto de Pollando poste ekatakos en septembro 1939 germanaj taĉmentoj.

La 27-an de septembro 1940 Germanio pere de Ribbentrop estas fermanta militan aliancon kun Japanio kaj Italio.

Dum la dua mondmilito mem Joachim von Ribbentrop senĉese pli retiriĝas en fonejon (tamen la germana ministro por la eksterlandaj aferoj li restas ĝis ties fino), post la morto de Adolf Hitler kaj malsukcesa provo akiri registaran postenon en kabineto de Karl Dönitz, sekvanto de Hitler, poste Ribbentrop retiriĝas en flankejon, post la germana kapitulaco Ribbentrop ankoraŭ unu monaton eskapas al arestigo, tamen en junio de 1945 li estas en Hamburgo arestita far aliancanaj taĉmentoj kaj transveturigita en Nurenbergon, kie li fariĝas unu el kondamnataj militaj krimuloj dum la t. n. Nurenberga proceso – laŭ decido de la tribunalo Ribbentrop estas poste kondamnita je mortpuno.

Joachim von Ribbentrop estas ekzekutita la 16-an de oktobro 1946 en Nurenbergo.