Joan Capdevila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joan Capdevila
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1978 (1978-02-03) (46-jaraĝa)
en Tàrrega
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Joan CAPDEVILA (prononco [ʑuˈan kəpdəˈβiɫə], naskiĝis la  3-an de februaro 1978(nun 1978-02-03), do nun 46-aĝa) estas kataluna futbalisto. Ekde 2002 li membras en la kataluna kaj ekde la sama jaro en la hispana nacia teamo de futbalo (antaŭe jam kvar jarojn estinta membro de la junula hispana nacia teamo). Kiel membro de la hispana nacia teamo li partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "11". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2007 estas futbalisto de la klubo Villarreal CF en Valencilando.