Joan Cererols

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joan Cererols
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1618 (1618-09-09)
en Martorell
Morto 27-an de aŭgusto 1680 (1680-08-27) (61-jaraĝa)
en Monaĥejo de Moncerato
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Kronlando de Aragono
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Joan Cererols (9-a de septembro, 1618 ĝis 27-a de aŭgusto, 1680) estis kataluna muzikisto kaj benediktana monaĥo. Lia muzika verkaro inkluzivas rekviemon (aŭ Missa pro defunctis) komponita meze de la 17-a jarcento dum la granda bubonpesto kiu regis en Barcelono, kaj Missa de Batalla (meso de batalo) kiu solenas la konkeron de la Reĝlando de Napolo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cererols naskiĝis en Martorell. Li eniĝis la ĥorolernejon escolania de Montserrat ĉirkaŭ 1626. Cererols faris siajn unuajn paŝojn sur la tereno de la muziko gvidata de fratulo Joan March, kiu estis fama orgenisto. Post dek jaroj en la escolania, Joan estis alprenita kiel novico ĉe la monaĥejo de Montserrat la 6-an de septembro 1636, kiam li aĝis dek ok. La multĥora dialoga strukturo kun mallonga interspaco inter la voĉkomencoj ene de ĉiu ĥoro, kiu malpezigas lian stilon kaj kontrastas al tiu de la komponistoj de la plej fua generacio, supozeble reiras al la influo de March.

En 1648, Cererols ricevis la permeson de March viziti Madridon, kie li povis renkonti novan generacion de muzikistoj. Post la reveno li estis konfirmita kiel membro de la monaĥa komunumo. Post la morto de March en 1658 Joan Cererols iĝis ĥordirektisto en sia hejma monaĥejo, pozicio kiun li tenis ĝis sia morto en 1680. Li estis 61 jarojn aĝa.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Asperges me
  • Missa, a 8 veus
  • Missa primero tono
  • Missa 4or vocum. 2s tonus
  • Missa 3º tono
  • Missa a 5 vozes. 4º tono
  • Missa a 5 vozes [5è to]
  • Missa de Batalla
  • Missa pro defunctis a 4 veus
  • Missa pro defunctis a 7 veus
  • Hodie nobis, Magnificat, Completes, Salve Regina (d'ecos), Salve Regina a 8 veus, Alma redemptoris, Lletanies al Santíssim, Missa de cinquè to, Adoro te devote, Visus, tactus, gustus, In cruce latebat, Plagas sicut Thomas, O memoriale, Pie pellicane, Tèrcia dels diumenges, Miserere, Completes, Dies iræ, Dan, dan, dan: Silencio

Vesproj[redakti | redakti fonton]

Dixit Dominus, Confitebor, Beatus vir, Laudate pueri, Lætatus, Nisi Dominus, Credidi, Ave maris stella, Magnificat

Kompletoj[redakti | redakti fonton]

Cum invocarem, Qui habitat, Ecce nunc, Te lucis ante terminum, In te Domini speravi, Nunc dimitis, Alma redemptoris mater, Ave Regina cœlorum, Regina cæli

Villancicos (religiaj popolkantoj, special kristnaskokantoj)[redakti | redakti fonton]

  • Al amor que viene a sembrar el pan
  • Albricias pido, señores
  • Vuelve a la playa, barquero
  • Segura vais, labradora
  • Díganme que cielos lloran
  • Sin pasión no hay afición
  • Alarma! toca el amor
  • Son tus bellos ojos soles
  • A recoger sagrados desperdicios
  • Vivo yo, mas ya no vivo
  • Si suspiros te pido
  • Pues pára en la sepultura
  • Señor mío Jesucristo
  • ¡Mi Dios!
  • Ya està en campaña de vidro
  • ¡Ay, qué dolor!
  • Serafín que con dulce harmonía
  • Fuera que va de invención
  • Galanes, a ver, jugar
  • Bate, bate las alas
  • Ay, ay, ay! que me muero
  • Alarma, alarma! que sale
  • A la flor de la valentía
  • ¡Aquí del sol!
  • Ah! grumete ligero
  • Al altar cortesanos discretos
  • Aunque preso me tengan aquí
  • Serrana, tú que en los valles
  • Señor bravo no haga fieros
  • Suspended, cielos, vuestro dulce canto
  • A Belén, zagales
  • Venid, zagales, venid
  • Soles, penas y cenas
  • Vuela, paloma divina

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Joan Cererols, David Pujol Obres completes Montserrat: Abadia, 1930-1983
  • Actes del I Symposium de Musicologia català. Joan Cererols i el seu temps Barcelona: 1985
  • Ambròs M. Caralt L'Escolania de Montserrat Montserrat: Abadia, 1955

Ligiloj[redakti | redakti fonton]