Joanny-Philippe Lagrula

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joanny-Philippe LAGRULA (1870 -1950) estis franca astronomo. Li estras foje menciita sub la nomo "Philippe Lagrula".

En 1901 li prezentis sian doktorecan disertaĵon : Studo pri la kaŝadoj de stelamasoj far de Luno kun norma katalogo de la Plejadoj[1] al la Universitato de Liono. Tiatempe, la kaŝadoj de la Plejadoj grave utilis por kontroli la kongruecon de la reala lokalizo de Luno kun tiu antaŭkalkulata.

Li laboris en la observatorio de Liono, ĝis la 1-a de aŭgusto 1906 kiam li iĝis direktoro de la observatorio de Kito dum kelkaj jaroj. Poste li laboris en la observatorio de Nico ĝis 1924 ; li estis ties direktoro inter 1931 kaj 1938, kiel posteulo de François Gonnessiat, emerito.

Lia filo, Jean-Louis Lagrula, estis ankaŭ astronomo.

Li malkovris la asteroidon 775 Lumieron la 6-an de januaro 1914.

La asteroido 1412 Lagrula[2] estis tiel nomata en lia honoro.

Noto kaj referencoj

  1. Étude sur les occultations d'amas d'étoiles par la Lune avec un catalogue normal des Pléiades
  2. JPL Small-Body Database Browser 1412 Lagrula (1937 BA) (angle)