Joaquín Mosquera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joaquín Mosquera

Joaquín Mariano Mosquera y Arboleda (n. la 14-an de decembro 1787 en Popayán - m. la 4-an de aprilo 1878 en Bogoto) estis kolombia politikisto kaj ŝtatestro, kiu oficiis dufoje kiel prezidanto de Granda Kolombio inter 1830 kaj 1831. Li cetere fariĝis ambasadaro en Argentino, Ĉilio kaj Peruo, cele al la unuigo de la ĵusnaskitaj sudamerikaj nacioj.