Joaquín Sorolla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chicos en la playa (Knaboj surplaĝe), 1910. Muzeo de Prado.

Joaquín Sorolla y Bastida [ĥoakIn sorOja] (Valencio, 27-a de februaro de 1863 - Cercedilla, 10-a de aŭgusto de 1923 kiam li estis 60jaraĝa) estis hispana pentristo de la skolo de impresionismo. Li estis unu de la plej fruktodonaj hispanaj pentristoj, kun pli da 2.200 katalogitaj verkoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li edukiĝis kun geonkloj en Valencio kie li alkutimiĝis al la lumo de la orienta Hispanio (Mediteraneo). Li partoprenis en multaj konkursoj sed nur dum la 1880-aj jaroj li eklernis en la Muzeo de Prado kaj ekatingis premiojn. Kelkaj el liaj unuaj grandaj verkoj temis pri militaj scenoj. En 1885 li estis en Parizo kie li kontaktis kun la Impresionismo kaj la Naturalismo pentrartaj. Dum la 1990-aj jaroj li specialiĝis en la traktado de la lumo (lumismo), ĉefe per bildoj pri maro, plaĝoj kaj similaj.

Promenado ĉemare, 1909.

Komence de la 20a jarcento li ricevis plej distingajn honorojn kaj partoprenis en gravaj ekspozicioj tutmonde. Dum la 1910-aj jaroj li verkis gravajn bildojn de ĉiuj regionoj hispanaj kaj portugalaj. Ankaŭ verkis li portretojn de famaj gravuloj kiaj Juan Ramón Jiménez, la reĝo Alfonso la 13-a, Vicente Blasco Ibáñez, Ortega y Gasset, ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Felipe Garín, Facundo Tomás. Joaquín Sorolla (1863-1923), Tf. Editores. Madrid (2006).
  • José Luis Díez García, Javier Barón kaj aliaj, Joaquín Sorolla (1863-1923), Madrid, Museo del Prado, 2009.
  • Museo Sorolla, selekto de verkoj kaj klasigo laŭ etapoj.
  • El Patio de la casa Sorolla. Proyecto Tu ciudad en el Thyssen
  • Felipe Garín, Facundo Tomás. Visión de España. Colección de la Hispanic Society of America, Bancaja, Valencio, 2008.