Joaquín Turina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joaquín Turina
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1882 (1882-12-09)
en Sevilo
Morto 14-an de januaro 1949 (1949-01-14) (66-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido • Schola Cantorum de Paris
Familio
Patro Joaquín Turina y Areal
Parencoj José Luis Turina
José Luis Turina
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko • dirigento • muzikologo • universitata instruisto • pianistokomponisto
TTT
Retejo http://www.joaquinturina.com/
vdr

Joaquín Turina Pérez [ĥoakIn] (Sevilo; 9-a de decembro de 1882 - Madrido; 14-a de januaro de 1949) estis komponisto hispana.

De itala deveno, la patro estis samnoma pentristo Joaquín Turina. Infanaĝe li komencis muzikajn studojn ĉe kapelmajstro de la Katedralo de Sevilo, García Torres kaj ĉe Enríquez Rodríguez. En 1897 faris sian unuan publikan ludadon kiel pianisto. En Madrido ampleksigis siajn studojn ĉe José Tragó.

Post la morto de la gepatroj li veturis al Parizo (1905) kie li studis pianon ĉe Moritz Moszkowski kaj komponarton en la Schola Cantorum de Parizo de Vincent d'Indy. En 1908 li edziĝis al Obdulia Garzón, kun kiu li havis kvin gefilojn. En Parizo li konis la muzikistojn Albéniz, Dukas, Ángel Barrios kaj Falla inter alaij. Li ludis ofte kiel pianisto kaj atingis grandajn naciajn kaj internaciajn sukcesojn kiel komponisto.

Komence de la Unua Mondmilito li fiksis sian loĝejon en Madrido. En 1919, formis parton kiel pianisto de la Franca Kvarteto, poste Madrida Kvinteto. Li atingis grandajn sukcesojn kiel dirigento, kaj eĉ dirigentis la ludadojn de la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev (1918). En 1929 subskribis intertraktadon kun la Unión Musical Española por la komponado de pianverkoj. Li estis nomumita en 1931 profesoro de komponarto de la Konservatorio de Madrido. Dum la Hispana enlanda milito estis protektita de la brita konsulo kiu atestilis ke Turina estis administra dungito de la konsulejo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La kompona verkaro de Turina estas ampleksa. Li dediĉis sin al diversaj muzikaj ĝenroj.

Por teatro li verkis zarzuelon:

  • La Copla (1904)
  • Margot
  • Opero, Jardín de Oriente (1922).

Por orkestra muziko menciindas:

  • La procesión del Rocío (1913).
  • Danzas fantásticas (1919).
  • Sinfonía Sevillana (1920).
  • Canto a Sevilla (1925).
  • La oración del torero (1926).
  • Rapsodia sinfónica (1934)
  • Sinfonía del Mar (nefinita)

Por cambrorkestro kaj voĉoj:

  • Plegaria a Nuestro Padre de la Vera-Cruz. 1936. Kun teksto de Alfonso Ambrosy

Inter ĉambrorkesto:

  • Quinteto Op.1 (1901)
  • Cuarteto Op.4 (1911)
  • El poema de una sanluqueña, op. 28, fantasía para violín y piano. (1924)
    • Ante el espejo
    • La canción del lunar
    • Alucinaciones
    • El rosario en la iglesia
  • Sonata para violín y piano n.1 (1926)
  • Serenata para cuarteto de cuerda Op.87 (1935)
  • Musas de Andalucía (1942).

Lia piana verkaro estis enorma ekzemple:

  • Sevilla Op.2 (1908)
  • Sanlúcar de Barrameda “Sonata Pintoresca” op. 24. (1922)
    • En la torre del Castillo
    • Siluetas de la Calzada
    • La playa
    • Los pescadores de Bajo de Guía
  • Cuentos de España, op. 47, libro II. (1928)
    • Los bebedores de manzanilla (4a movimento)
  • Danzas Gitanas (1930)
  • Rincones de Sanlúcar, op. 78, para piano. (1932)
    • La señorita María
    • La fuente de Las Piletas
    • El pórtico de Santo Domingo
    • Subida al Barrio Alto
  • Concierto sin orquesta (1935).
  • Fantasía del reloj, op. 94, tri pianaĵoj. (1942-43)
    • La hora de la manzanilla (3a movimento)

Verkoj por gitaro kiaj:

Por kanto kaj piano li komponis:

  • Rima (1911)
  • Poema en forma de canciones (1918)
  • Saeta en forma de canciones (1930)
  • Los tres poemas (1935)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]