Joe Benjamin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joe Benjamin (naskiĝis kiel Joseph Rupert Benjamin la 4-an de novembro 1919 en Atlantic City; mortis la 26-an de januaro 1974 je Livingston en Nov-Ĵerzejo) estis usona basinstrumentisto de svingo kaj de moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado

„Joe“ Benjamin komencis studi violonludon, transiris poste al kontrabaso kaj ludis je la komenco de sia muzikista kariero en 1946 ĉe Mercer Ellington kaj en 1950 ĉe Billy Taylor. Ekde 1951 li laboris en bandegoj, ekzemple en tiuj de Artie Shaw, Fletcher Henderson kaj Duke Ellington (Harlem Suite). En 1952 li muzikis kun Dizzy Gillespie en Parizo kaj kunverkis ties sonregistraĵojn por Disques Vogue (Cognac Blues). Ekde 1953 ĝis 1955 li estis akompanmuzikisto de Sarah Vaughan; Li kunverkis inter alie ŝian mitan surdiskigon kun Clifford Brown kaj Herbie Mann. En 1953 li muzikis en la triopo de pianisto Arnold Ross; kun Ross kaj Gillespie Benjamin restis oktobron de 1954 denove en Parizo kaj muzikis tie kun Don Byas kaj Henri Renaud. En 1957 li muzikis en la triopo de Mal Waldron, kiu akompanis la kantistinojn Billie Holiday kaj Ella Fitzgerald je iliaj prezentadoj je Newport Jazz Festival. Ankaŭ en 1957 li koncertaris kun Gerry Mulligan en Eŭropo, kie li kunverkis kun Rolf Kühn. En 1957/58 li muzikis kun Louis Armstrong, Buddy Tate kaj Rex Stewart. En 1958 li formis duopon kun Ellis Larkins kaj muzikis mallonge en la kvaropo de Dave Brubeck. Marton de 1959 li akompanis Bilion Holiday je ŝia lasta sonregistrado antaŭ ŝia morto.

Komence de la 1960-aj jaroj li kunverkis diskojn de Max Roach (Alone Together), Jerome Richardson, Harry Sweets Edison, Barry Harris, Joe Williams, Clark Terry (Mellow Moods 1961) kaj de la ensemblo Prestige Blues Swingers , al kiu apartenis Vic Dickenson, Pee Wee Russell kaj Buddy Tate. En 1964 li kunverkis la produktaĵon Guitar Forms de Kenny Burrell. En 1968 li muzikis kun la bando de Clark Terry en Newport.

Posteule de Aaron Bell Benjamin estis unu el la lastaj basinstrumentistoj, kiuj laboris en la Orkestro Duke Ellington. Tie li kunmuzikis ties grandajn suitojn, ekzemple New Orleans Suite kaj Afro-Eurasian Suite. Ankaŭ li kunverkis la sonregistraĵojn ekde 1970 ĝis 1972, kiun publikigis diskeldonejo Pablo sub la titoloj The Intimate Ellington kaj Up in Duke's Workshop.

Literaturo