Joe Henderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joe Henderson

Joe Henderson (naskiĝis la 24-an de aprilo 1937 en Lima, Ohio; mortis la 30-an de junio 2001 en San-Francisko, Kalifornio) estis usona ĵaz-muzikisto (tenorsaksofono).

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Joe Henderson alkreskis kiel unu de dek kvin gefiloj en malriĉaj cirkonstancoj. Unua kontakto al muziko ekestis laŭ liaj propraj eldiroj en la albumo „Jazz at the Philharmonic“ de unu el liaj fratoj. Post kiam li sukcesis persvadi sian patron al aĉeto de saksofono, la muziko de Lester Young prezentis la unuajn pecojn por ekzercado; aliaj fruaj modeluloj estis Charlie Parker, Dexter Gordon kaj Stan Getz.

Dum la gimnaziado Henderson verkis unuajn pecojn por la lerneja bando, studis poste muzikon ĉe la Ŝtata Altlernejo je Kentukio kaj ĉe la Universitato Wayne en Detrojto; unuaj sonregistraĵoj ekestis en la provludejo de Joe Brazil. Henderson militservis ekde 1960 ĝis 1962 muzikante en armebando en Fortikaĵo Benning en Georgio. Dum talentospektaklo de la armeo li gajnis kun kvaropo-bando la unuan rangon kaj vojaĝis tutmonde kun trupodistra bando. Je tio ekestis en Parizo sonregistrado kun Kenny Clarke kaj Kenny Drew la pli maljuna.[1]

Post sia ekssoldatiĝo li kunmuzikis kun Jack McDuff kaj Kenny Dorham, logate de trumpetisto Kenny Dorham malfruan someron de 1962 al Novjorko. En 1963 diskeldonejo Blue Note kontraktis kun li. Aprilon ekestis la albumo Una Mas (je nomo de Kenny Dorham); Blue Note publikigis tamen unue la albumon Page One verkita en junio, kiu estis la unua albumo de Henderson je propra nomo. Ĝi fariĝis unu el la plej sukcesaj de la eldonejo kaj apartenas intertempe al la klasikaj albumoj de ĉi tiu periodo. Entute la kvinopo Dorham/Henderson verkis kvin albumojn, kun ritmosekcio el McCoy Tyner[2] resp. Herbie Hancock, Butch Warren kaj Pete LaRoca resp. Tony Williams.

Dum la sekvaj jaroj li kunverkis kiel gastmuzikisto multajn albumojn, i.a. de Horace Silver (kun solaĵo je Song for My Father), Grant Green (Idle Moments, 1963) Kenny Dorham, de Andrew Hill (Point of Departure marton de 1964) same kiel de Blue Mitchell, Woody Shaw kaj aliaj; tiutempe li aperigis ankaŭ proprajn publikaĵojn. Henderson ludis nun ĉeflanke de Herbie Hancock, Andrew Hill kaj en 1967 mallongtempe ankaŭ de Miles Davis same kiel kun la bando Blood, Sweat & Tears. Kaj kvankam liaj „preterblovitaj“ suprotonoj pli malfrue estis identigiloj de John Coltrane, oni sentis la „punktisman“ stilon de Henderson pli kaj pli kiel aparta kontribuo al ĵazo kaj al la historio de ĵazo. En 1967 li kunverkis la albumon The Real McCoy de McCoy Tyner, kiu validas kiel ĉefverko de ties diskaro.

En la 1970-aj jaroj i.a. aperis diskoj kun titoloj kiel Black Is The Color (1972) aŭ Black Narcissus (1974), kiuj respegulas la rasismon en Usono tiutempe. Tiam li verkis por eldonejo Milestone aron da albumoj, kiujn la ĵazrecenzistaro tamen malakorde registris. En 1979/1980 li kunmuzikis i.a kun Chick Corea kaj Ron Carter (Mirror, Mirror); en 1985 li koncertis en triopo kun Carter kaj oAl Foster, kio publikiĝis surdiske kiel oThe State of the Tenor – Live at the Village Vanguardo. En 1987 sekvis gastmuzikado sur la ĵazfestivalo de Ĝenovo, je kiu li akompanis Charlie Haden kaj Al Foster.

Post iom longa senpublikada periodo Henderson kontraktis kun diskeldonejo Verve kaj prezentis tiam en la 1990-aj jaroj la konceptalbumojn Lush Life (1992), dediĉita al Billy Strayhorn, la komponisto de Duke Ellington, kaj So Near, So Far (1993), dediĉita al Miles Davis. Inter 1992 kaj 1996 ekestis la bandego-produktaĵo Shade of Shade, kiun direktis saksofonisto Bob Belden.

Sekvis aliaj projektoj, ekzemple en 1995 la disko Double Rainbow dediĉita al Antônio Carlos Jobim kun brazila bando ĉirkaŭ gitaristo Oscar Castro-Neves samkiel kun usona kun Herbie Hancock. En 1997 sekvis interpretaĵo de Porgy and Bess de George Gershwin, kiun kunmuzikis inter alie Tommy Flanagan, Dave Holland (kontrabaso) kaj Jack DeJohnette kaj en kiu kantis Chaka Khan Summertime kaj Sting It Ain’t Necessarily So.

Joe Henderson, kiu ĉiam rigardis sin lernanto kaj serĉanto, suferis komence de 1998 gravan apopleksion kaj devis fini sian muzikan karieron. La 30-an de junio 2001 li mortis en San-Francisko pro kormisfunkcio.

Benny Golson omaĝis la kolegon: ''„Joe [Henderson] havis unu piedon en la estanteco, la alian en la estonteco, kaj li estis paŝon for de la senmortebleco“.[3]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Page One (Blue Note, 1963) kun Kenny Dorham, McCoy Tyner, Butch Warren kaj Pete LaRoca
  • Our Thing (Blue Note, 1963) kun Kenny Dorham, Andrew Hill, Eddie Khan kaj Pete LaRoca
  • In 'n Out (Blue Note, 1964) kun Kenny Dorham, McCoy Tyner, Richard Davis kaj Elvin Jones
  • Inner Urge (Blue Note, 1964) kun McCoy Tyner, Bob Cranshaw kaj Elvin Jones
  • Mode for Joe (Blue Note, 1966) kun Lee Morgan, Curtis Fuller, Bobby Hutcherson, Cedar Walton, Ron Carter, Louis Hayes, Joe Chambers
  • The Kicker (Milestone Records/Original Jazz Classics, 1967) kun Grachan Moncur la 3-a, Kenny Barron, Ron Carter, Louis Hayes
  • Tetragon (Milestone, Original Jazz Classics 1967
  • Four (Verve, 1968) kun la triopo de Wynton Kelly
  • Straight No Chaser (Verve, 1968) ( kun la triopo de Wynton Kelly)
  • Power To The People;(Milestone, 1969)
  • Joe Henderson in Japan; Milestone/OJC, 1971
  • Multiple; (Fantasy/OJC, 1973) kun la triopo de Larry Willis, Dave Holland, Jack DeJohnette
  • The Elements; Original Jazz Classics 1973
  • Barcelona; Enja-Weber kun Wayne Darling 1977
  • Relaxin' at Camarillo; Fantasy/Original Jazz Classics 1979
  • The State of the Tenor - Live at the Village Vanguard; 2 lumdiskoj, Blue Note Records, 1985 kun Al Foster, Ron Carter
  • An Evening with Joe Henderson ; Red Records 1987 kun Charlie Haden, Al Foster
  • The Standard Joe; Red Records 1991 kun Rufus Reid, Al Foster
  • Lush Life: The Music of Billy Strayhorn; Verve 1991 kun Wynton Marsalis, Christian McBride
  • So Near, So Far (Musings for Miles); Verve 1992 kun John Scofield, Dave Holland, Al Foster
  • Double Rainbow: The Music of Antonio Carlos Jobim; Verve 1995 kun Herbie Hancock, Eliane Elias, Oscar Castro-Neves, Jack DeJohnette
  • Shade of Jade: Joe Henderson Big Band; Verve 1996 kun Lew Soloff, Freddie Hubbard, Idrees Sulieman, Jon Faddis, Marcus Belgrave, Robin Eubanks, Nicholas Payton, Jimmy Knepper, Conrad Herwig, Joe Temperley, Dick Oatts Gary Smulyan, Chick Corea, Bob Belden (direktado)
  • Porgy And Bess; Verve 1997

Kompilaĵoj kaj pluroblaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Blue Note Years (4 lumdiskoj, Blue Note – 1963–1990)
  • The Milestone Years (8 lumdiskoj, Fantasy/Milestone – 1967–1976)
  • The Best of Blue Note Years (Blue Note – 1963–1985)
  • Ballads & Blues (Blue Note – 1963–1985)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj pri la frua tempo de Henderson en Kenny Dorham, akompanteksto pri Page One (1963)
  2. Ĉe albumo Page One (1963) McCoy Tyner ne estas menciita, ĉar li tiutempe ankoraŭ estis sub kontrakto kun Impulse! Records; la akompanteksto do indikis: „Joe Henderson Page One, Kenny Dorham, Butch Warren, Pete LaRoca/ktp.“.
  3. Nekrologo de Ben Ratliff en The New York Times