Joe Puma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe Puma
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1927 (1927-08-13)
en Nov-Jorko
Morto 31-an de majo 2000 (2000-05-31) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • gitaristo • ĵaz-gitaristo
vdr

Joseph J. „Joe“ PUMA (* 13-an de aŭgusto 1927 en Novjorko; † 31-an de majo 2000 samloke) estis usona ĵazgitaristo de svingo kaj moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Joe Puma estis filo de gitar- kaj mandolinkonstruisto. Kiel gitaristo li tamen estis meminstruinto; komence li estis influata de Django Reinhardt. En 1947 li aliĝis al la muzikisto-sindikato kaj ludis en diversaj bandoj, en 1953 kun Joe Roland, poste kun Louie Bellson, Don Elliott, Artie Shaw kaj Les Elgart. En 1954/55 li akompanis kantistinon Peggy Lee, en 1956/57 li laboris en la rondo de Herbie Mann kaj surdiskigis kun Whitey Mitchell Sextet, kun Mat Matthews, Vinnie Burke kaj Ralph Sharon. Krome li akompanis kun Herbie Mann kantistinon Chris Connor. En 1957 ekestis du albumoj je propra nomo, interalie kun Steve Lacy, Oscar Pettiford kaj Bill Evans.[1] En 1958 Puma laboris kun Lee Konitz kaj muzikis en la triopo de Dick Hyman.

En la 1960-aj jaroj li laboris ĉefe kiel instrumentisto kaj muzikestro de vojaĝorkestroj, interalie por sia edzino, kantistino Molly Lyons, sed ankaŭ por Fran Jeffries kaj Morgana King. Ekde 1974 li muzikis en sukcesa duopo kun gitaristo Chuck Wayne, laboris tamen ankaŭ kun Al Cohn kaj kun Jimmy Raney. Meze de la 1980-aj jaroj li tenis triopon kun Hod O´Brien kaj Red Mitchell. En la malfruaj 1990-aj jaroj Puma akompanis kantistinon Gail Wynters kaj muzikis kun Warren Vaché kaj Peter Ind; en 1997 ekestis plua albumo kun triopo el basisto Murray Wall kaj frapinstrumentisto Eddie Locke.

La titolpeco de lia albumo Like Tweet (1961) estis uzata en la sontrako de la filmo Good Morning, Vietnam. Pro sia ega koncentriĝo pri studioverkado lia „ĵaztalento neniam ricevis la tutmondan rekonon, kiun ĝi meritus“[2]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj je propra nomo

  • 1957 – Wild Kitten (Dawn) kun Steve Lacy, Herbie Mann, Oscar Pettiford
  • 1957 – Joe Puma Quartet & Trio – Jazz (Jubilee/Fresh Sound Records) Triopo kun Eddie Costa kaj Pettiford, kvaropo kun Bill Evans, Oscar Pettiford kaj Paul Motian
  • 1984 - Shining Hour (Reservoir) kun Hod O´Brien kaj Red Mitchell
  • 1997 - It's a Blue World (Sundazed) kun Murray Wall kaj Eddie Locke

Albumoj kiel gastmuzikisto

  • Chris Connor: Chris Connor Sings the George Gershwin Almanac of Songs (Atlantic, 1957)
  • Herbie Mann: With Sam Most Quintet, Herbie Mann Plays (Bethlehem, 1955),
  • Herbie Mann: Sultry Serenade (OJC, 1957); Flute Soufflé (OJC, 1957)
  • Warren Vaché: What Is There To Say? (Nagel-Heyer, 1999)
  • Gail Wynters: My Shining Hour (Naxos, 1998)
  • Helen Merrill: Chasin' The Bird (Emarcy, 1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Bohländer k.a.: Reclams Jazzführer, Reclam, Stutgarto, 1991
  • Bielefelder Katalog Jazz, 2001
  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon, Reinbek, Rowohlt, 1993
  • Richard Cook k Morton, Brian: The Penguin Guide To Jazz on CD, 6-a eldono, Londono, Penguin, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
  • Hanns E. Petrik: Bill Evans – sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Schaftlach, Oreos, 1989

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sur la albumo Jazz farita someron de 1957 Bill Evans ludis unuafoje la komponaĵon Mother of Earl de la amika komponisto Earl Zindars. Kvankam lia pianludo ankoraŭ tute laŭkutime kontentiĝas per unuvoĉaj melodioj je miksaĵo inter svingo kaj malmolbopo, liaj pianosolooj jam entenas karakterizajojn tipajn por Evans, precipe la duobligon kaj reprenadon de la tempo, trioletoludon kaj klasike sonajn akordojn, cit. laŭ Petrik, p. 90 s.
  2. Jen Maurice J. Sommerfeld en sia libro The Jazz Guitar; cit. l. Nekrologo pri Joe Puma (anglalingva).