Joe Reisman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joseph „Joe“ Reisman (naskiĝis la 16-an de septembro 1924 en Dallas, Teksaso; mortis la 15-an de septembro 1987 en Los-Anĝeleso) estis usona muzikisto (tenor- kaj baritonsaksofonoj, klarneto), bandestro, muzikproduktisto muzikaranĝisto sur la kampo de svingo kaj distra muziko.

Reisman studis ĉe la Universitato Baylor kaj ĉe la Universitato de Teksaso je El Paso. Sian muzikistan karieron li komenci kiel saksofonisto en bandoj kiel Casa Loma Orchestra de Glen Gray, ĉe Louis Prima, Bob Crosby kaj Jack Teagarden; kiel aranĝisto li verkis i.a. por Ray Bauduc kaj Gene Williams. Fine de la 1940-aj jaroj li rezignis la aktivan muzikistecon kaj verkis en la holivudaj studioj kiel aranĝisto kaj produktisto, i.a. por Patti Page, kiun li subtenis je ŝiaj furorkantoj „How Much is That Doggy in the Window?“ kaj „Tennessee Waltz“. Li ankaŭ kunverkis produktaĵojn de Eartha Kitt („Sho-Jo-Ji (The Hungry Raccoon“), de Sarah Vaughan, June Valli, Georgia Gibbs kaj de Ames Brothers.

Meze de la 1950-aj jaroj li laboris kiel muzika direktisto de pluraj televidspektakloj, ekz. de NBC's Shower of Stars kaj de The Oldsmobile Hour; krome li laboris por RCA Victor kaj Roulette Records. Ĉe RCA li Roulette verkis ankaŭ plurajn albumojn laŭ stilo de fonmuziko; etan furoraĵon li lanĉis per la novversio de la peco „Armen's Theme“ de Ross Bagdasarian. Komence de la 1960-aj jaroj Reisman revenis al RCA kaj laboris tiam preskaŭ tridek jarojn kiel produktisto por Henry Mancini, komence per la albumo Our Man in Hollywood (1964). Li mortis en 1987 pro korinfarkto.[1]

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. nfo.net