Joe Wilder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Webber, Joe Wilder kaj Lewis Nash en Village Vanguard

Joseph Benjamin „Joe“ Wilder (naskiĝis la 22-an de februaro 1922 en Colwyn, Pensilvanio, mortis la 9-an de majo 2014 en Novjorko) estas usona ĵaztrumpetisto kaj flugilkornisto de bibopo kaj malmolbopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte kiel filo de orkestro-direktisto, Wilder studis ĉe la Muziklernejo Mastbaum kune kun Buddy DeFranco kaj Red Rodney. Li komencis sian muzikistan karieron en 1941/42 ĉe Dizzy Gillespie en la bando Les Hite, en 1942/43 kaj denove post la militservo en 1945/46 ĉe Lionel Hampton. Post tio li muzikis en la bando de Jimmie Lunceford, krome kun Lucky Millinder, Sam Donahue, Herbie Fields, Noble Sissle same kiel – escepte mallonga gastmuzikado en la bandego de Count Basie en 1954 – en Broadway-orkestroj, je tiaj muzikaloj kiel Guys and Dolls kaj Silk Stockings. Post tio li laboris kiel studiomuzikisto ĉe la radiostacio ABC en Novjorko kaj ankaŭ en simfoniorkestroj. Dum tiu tempo ankaŭ ekestis la du albumoj je lia popra nomo: Wilder ’N’ Wilder ĉe Savoy Records el 1955 same kiel The Pretty Sound (1959).

En la malfruaj 1950-aj kaj 1960-aj jaroj Wilder kunverkis je diversaj studiaj resp. bandegaj produktaĵoj, ekz. de George Russell, Oscar Pettiford, Oliver Nelson, Quincy Jones, Tadd Dameron, Gil Evans kaj Johnny Carisi, Dizzy Gillespie, Jimmy Smith, Michel Legrand, John Lewis kaj Cab Calloway. En 1962 li akompanis Benion Goodman je ties koncertvojaĝo tra Sovetunio, pri kiu li raportis en la dokumenta filmo To Russia with Jazz. Poste Wilder muzikis en simfoniorkestroj kiel la orkestro Symphony of the New World de 1965–71 kaj en 1975 kun la Novjorka Filharmonio. En 1971 li kunverkis je la bandego-produktaĵo Let My Children Hear Music de Charles Mingus. Krome li kunverkis je sonregistraĵoj de Roberta Flack, Tony Bennett, Terry Gibbs kaj Joe Newman. Post 1972 li regule prezentis je la Colorado Jazz Party en ĉiustelulara ensemblo.

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj Joe Wilder ofte kunmuzikis je sonregistradaj kunsidoj de muzikistoj de ĉeftendenca ĵazo, ekz. kun Benny Carter, John Coliani, Rebecca Kilgare, The Heath Brothers, Charlie Byrd, Ruby Braff, Ken Peplowski kaj Joe Newman. En 1996 li kunverkis la bandegoprodukaĵon de Jay Jay Johnson, The Brass Orchestra.

Joe Wilder memoras per sia trankvile flua ludmaniero kaj sia varma, substanoriĉa sono ĉefe al Harry Sweets Edison kaj regas sendepende pri esprimrimedoj, kiuj etendiĝas ekde grumblego ĝis al klasika vibrado. Lia soloo en la pece Softly With Feeling kun la Count Basie Orchestra el 1954 validas kiel aparte sukcesa ekzemplo de lia individua stilo.[1]

En 2008 li ricevis premion de NEA.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruby Braff: Being With You (Arbirs, 1996)
  • Charlie Byrd: For Louis' (Concord, 1996)
  • Benny Carter: A Gentleman and His Music (Concord, 1985)
  • Gil Evans: Into The Hot (Impulse!, 1961)
  • The Heath Brothers: Jazz Family (Concord, 1998)
  • Jay Jay Johnson: The Brass Orchestra (Verve, 1996)
  • Quincy Jones: This Is How I Feel About Jazz (ABC-Paramount, 1956)
  • Joe Newman: Hangin´ Out (Concord, 1984)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. cit. lau Kunzler, 12,83

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]