Joe Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe Williams
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1918 (1918-12-12)
en Cordele
Morto 29-an de marto 1999 (1999-03-29) (80-jaraĝa)
en Lasvegaso
Tombo Palm Memorial Park Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Englewood Technical Prep Academy
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • filmaktoro • kantisto
vdr

Joe WILLIAMS, vera nomo Joseph Goreed (naskiĝis la 12-an de decembro 1918 en Cordele, Georgio; mortis la 29-an de marto 1999 en Lasvegaso) estis usona ĵaz-kantisto, precipe konata pro siaj koncertoj kun la bandego de Count Basie.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Williams iris infanaĝe al Ĉikago, kie lia patrino kaj avino edukis lin. Dum ia junaĝo li prezentis kiel membro de la kantensemblo Jubilee Boys en la preĝejoj de suda Chicago. Fine de la 1930-aj jaroj li laboris kiel pordisto kaj kantisto en klubejoj kaj verkis kelkajn ŝelakdiskojn kun ĉikagaj ritmenblusaj orkestroj. En 1943 Lionel Hampton dunkis lin kiel kantisto, kiu kunvojaĝis koncerte kun lia orkestro. Eksukceson kaj veran artan evoluon al bluskantisto li havis nur kiel kantisto de la Count Basie Orchestra, kie li estis posteulo de la mitaj bandokantistoj Jimmy Rushing kaj Maxine Sullivan kaj kie li povis utiligi siajn blusajn kvalitojn efike en blusnumeroj. Ekde 1954 Basie kaj Williams lacis furoraĵojn per pecoj kiel Everyday I Have the Blues kaj Al right, O.k., You Win. Aparte sukcesa estis la albumo Count Basie Swings, Joe Williams Sings, publikigita de Verve en 1956. Sur la Novporta Ĵazfestivalo de 1957 li koncertis kun la bando de Basie, je kiu ankaŭ gastis Lester Young. Tiam komencis longdaŭra kunlaboro kun diskeldonejo Verve. Proksimume 1959 li verkis kelkajn albumojn kun arĉinstrumentaj aranĝaĵoj por Roulette Records (Joe Williams Sings About You) same kiel por RCA-Victor (Jump for Joy, 1963). Ankaŭ post la fazo ĉe Basie li restis sukcesa, muzikante kun propran bando, tamen pli malfrue li ankaŭ ofte revenis al Basie. En 1966 li surdiskigis ankaŭ kun la bandego de Thad Jones kaj Mel Lewis (fondita en la sama jaro).

En la 1980-aj jaroj li rolis en la spektaklo de Bill Cosby kiel lia bopatro „Grandpa Al Hanks“.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Verve Records

  • 1956 Count Basie Swings, Joe Williams Sings
  • 1957 One o'Clock Jump
  • 1958 A Man Ain't Supposed to Cry
  • 1963 Jump for Joy
  • 1964 Me and the Blues
  • 1966 Presenting Joe Williams and the Thad Jones/Mel Lewis Jazz Orchestra
  • 1973 Joe Williams Live
  • 1985 I Just Wanna Sing
  • 1993 Live at Orchestra Hall, Detroit
  • 1993 Every Day: The Best of the Verve Years
  • 1997 The Best of Joe Williams: The Roulette, Solid State & Blue Note Years
  • 1998 One for My Baby
  • 1999 Ultimate Joe Williams
  • 2001 The Heart and Soul of Joe Williams and George Shearing
  • 2002 The Definitive Joe Williams
  • 2004 In Good Company (i.a. kun Shirley Horn)
  • 2006 Music For Lovers

Delos Records

  • 1984 Nothin' but the Blues

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern, 1992. ISBN 3-85445-075-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]