Joensuu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joensuu

Blazono de Joensuu

Joensuu sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
urbokomunumo
www.joensuu.fi
Gubernio Orienta Finnlando
Provinco Norda Karelio
Fondita 1848
Areo 1 312,1 km²
Loĝantaro 78 175 (2024)
Finnlingvaj 97,6%
Svedlingvaj 0,1%
Administrado
Poŝtkodo 80100–80199 • 80200–80299
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 175  (2024) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 36′ N, 29° 46′ O (mapo)62.629.763888888889Koordinatoj: 62° 36′ N, 29° 46′ O (mapo) [+]
Areo 2381,79 km² ( 238 179 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Joensuu (Finnlando)
Joensuu (Finnlando)
DEC
Joensuu
Joensuu
Situo de Joensuu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Joensuu [+]
vdr
Urbocentro de Joensuu.

Joensuu estas ĉefurbo de la provinco Norda Karelio en Finnlando. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 78 175 loĝantoj sur areo de 2 381,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km².. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiama gubernio Orienta Finnlando. La areo de Joensuu estas 1312,1 km²;, el kio 138,7 km² (10,6 %) estas akvo. Joensuu situas ĉe la lago Saimaa ĉe la enfluejo de Pielisjoki-rivero. La nomo signifas Rivera enfluejo.

Pielisensuu estas eksa komunumo, kiu estis ligita al Joensuu komence de la jaro 1954. Komunumoj Tuupovaara kaj Kiihtelysvaara estis ligitaj al Joensuu en komenco de jaro 2005, kaj tiel nuntempe Joensuu havas ankaŭ limon de Rusio. Komunumoj Eno kaj Pyhäselkä estas ligita al Joensuu en komenco de jaro 2009.

Antaŭ ligo de Tuupovaara kaj Kiihtelysvaara la urbo havis 52 659 loĝantojn (komence de 2004), sed ĝia areo estis nur 120,3 km².

En la 19-a jarcento estis volapuk-movado en Joensuu. Finnlingva lernolibro pri Volapuko aperis en 1889 en Joensuu, kun titolo: Kansain välinen Kauppakieli. Helppotajuinen oppikirja Schleyerin maailmankielessä VOLAPÜK: J. Runströmin mukaan toimittanut J. Weisell. Spodal vpa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]