Joensuu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joensuu

Blazono de Joensuu

Joensuu sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
urbokomunumo
www.joensuu.fi
Gubernio Orienta Finnlando
Provinco Norda Karelio
Fondita 1848
Areo 1 312,1 km²
Loĝantaro 57,858
Finnlingvaj 97,6%
Svedlingvaj 0,1%
vdr
Urbocentro de Joensuu.

Joensuu estas ĉefurbo de provinco Norda Karelio en Finnlando. Joensuu havas 57 858 loĝantojn (fine de 2005). Komence de 2005 al Joensuu estis ligitaj kamparaj komunumoj Tuupovaara kaj Kiihtelysvaara tiel ke la urbo havas eĉ limon kun Rusio. La areo de Joensuu estas 1312,1 km²;, el kio 138,7 km² (10,6 %) estas akvo. Joensuu situas ĉe la lago Saimaa ĉe la enfluejo de Pielisjoki-rivero. La nomo signifas Rivera enfluejo.

Antaŭ ligo de kamparaj komunumoj la urbo havis 52 659 loĝantojn (komence de 2004), sed ĝia areo estis nur 120,3 km².

En 19-a jarcento estis volapuk-movado en Joensuu. Finnlingva lernolibro pri Volapuko aperis en 1889 en Joensuu, kun titolo: Kansain välinen Kauppakieli. Helppotajuinen oppikirja Schleyerin maailmankielessä VOLAPÜK: J. Runströmin mukaan toimittanut J. Weisell. Spodal vpa.