Jogananda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paramahansa Yogananda
rahmenlos
rahmenlos

Jogananda (nagario: परमहंस योगानन्‍द, angle: Paramahansa Yogananda) (naskiĝis la 5-an de januaro 1893 en Gorakhpur, mortis la 7-n de marto 1952 en Los-Anĝeleso) – barata jogano, svamio. Lia plej granda atingo estis popularigo de krijajogo en la okcidenta civilizo. Verkis i.a. aŭtobiografion sub la titolo Aŭtobiografio de jogano. Lia spirita majstro estis Juktesvar Giri.

Vivo

Paramahansa Jogananda naskiĝis en bramana familio kiel Mukunda Lal Ghosh en Gorakhpur, subŝtato Utar-Pradeŝo, en Barato. Lia patro estis Bhagabati Ĉaran Ghoŝ, kaj la patrino Gurru Ghoŝ. La gepatroj adoris joganon Lahiri Mahasaja. Li havis sep gefratojn – tri fratojn kaj kvar fratinojn. En sia aŭtobiografio skribas, ke jam de la plej fruaj jaroj ekinteresiĝis pri religio. Li ofte ĉeesti kun joganoj, kies mirakloj ege lin impresis.

En la aĝo de 17 jaroj, en 1910 renkontis sian spiritan majstron (guruon) – Sri Juktesvar Giri. Post fino de studoj, en 1915 eniris la ordenon Giri kaj akceptis la nomon Jogananda, kio signifas "feliĉigita pro unuiĝo kun la Dio". De tiam estis konata kiel Svamio Jogananda.

En 1917 Jogananda establis malgrandan lernejon por knaboj en vilaĝo Dihika, en Bengalio. En 1918 translokiĝia al urbo Ranĉi. En tiu ĉi lernejo kutima instruado estis ligita kun lernado de jogo kaj meditado. Ĝia eduka programo enhavis multe da elementoj de antikva sistemo gurukula, kiel ekz. instruado en freŝa aero. En 1920 Jogananda vojaĝis al Usono por partopreni Mondan Kongreson de Religioj en Bostono. Samjare fondis tie faman Self-Realization Fellowship.

En 1935 Jogananda revenis al Barato, kie kontribuis al fondo de Yogoda Satsanga Society of India. Dum la restado renkontiĝis kun Mahatmo Gandhi, Anandamaji Ma, Giri Bala. Dum tiu ĉi periodo en Purio, subŝtato Oriso foriris en mahasamadhio la guruo de Jogananda – Sri Juktesvar Giri.

En 1936 Jogananda forlasis sian landon kaj iris lekcii al Londono.

La 7-an de marto 1952 en Los-Anĝeleso Jogananda atingis la staton de mahasamadhio.