Johan Helsing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan Helsing
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1867 (1867-09-03)
en Garpenberg parish
Morto 28-an de novembro 1935 (1935-11-28) (68-jaraĝa)
en Gävle Parish
Lingvoj svedaEsperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Johan HELSING (3-a de septembro 186728-a de novembro 1935) estis sveda esperantisto kaj kasisto en Gävle. Li fondis la frue forta esperantoklubo de Gävle.

Laŭ EdE, Helsing esperantigis en 1906. En la vintro 1905–1906 parlamentano Edvard Wavrinsky, estro de la Sendependa Loĝiaro de Bontemplanoj, partoprenis kurs­on de Paul Nylén. Wavrinsky poste decidis fari Esperanton la oficiala lingvo internacia de tiu ordeno, kaj la uzo de esperantaj signalvortoj ĉe la bontemplanoj kaŭzis intereson por lerni Esperanton. Specife en Gävle, tio donis impulson al esperantokursoj, gvidita de Helsing.

La 8-an de marto 1907 Helsing fondis la esperantoklubon de Gävle – laŭ EdE tiaperiode la plej forta esperantogrupo en la lando – kaj dum multajn jarojn li estis la gvidanto de la movado tiuloke. Li gvidis multajn kursojn kaj ankaŭ instruis Esperanton kantante.

Helsing ankaŭ estis kasisto de la Sveda Esperanto-Federacio, kaj laŭ EdE administranto. Kune kun John Lundgren kaj Honoratus Bonnevie li dum kelkaj jaroj estis kunredaktisto de la esperanta gazeto La Espero, fondita en Gävle 1913. Lundgren kaj Helsing ĉesis redakti en 1918, kaj Bonnevie daŭris kun la antaŭe menciita Paul Nylén.

Li naskiĝis en Garpenberg, proksime al Hedemora, Dalekarlio, kaj mortis en Gävle, Gästrikland.

Fontoj[redakti | redakti fonton]