Johan Wilhelm Rangell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johan Wilhelm Rangell

ĉefministro de Finnlando

Naskiĝo 25-an de oktobro 1894, mortis la
en Hauho, komunumo Hämeenlinna, en la nordo de Suda Finnlando
Morto 12-an de marto 1982
en Helsinko
Nacieco Flago-de-Finlando.svg Finnlando
v  d  r
Information icon.svg

Johan (Jukka) Wilhelm Rangell (naskiĝis la 25-an de oktobro 1894, mortis la 12-an de marto 1982) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 3-a de januaro 1941 ĝis la 5-a de marto 1943.

Johan Rangell studis ekonomikon kaj juron. Sekve li laboris kiel advokato kaj pli poste kiel guberniestro (1943 ĝis 1944) kaj estrarano de la Finnlanda Banko (Suomen Pankki). Aparte de tiu li estis engaĝita sportisto, kaj inter la jaroj 1938 kaj 1967 estis membro de la Internacia Olimpika Komitato. En tiu funkcio li ankaŭ estis la prezidanto de la organiza teamo de la Somera Olimpiko 1940 en Helsinko, kiuj tamen fine estis nuligitaj pro la Dua Mondmilito. De la jaro 1934 ĝis 1941 kaj de 1951 ĝis 1953 li krome prezidis la finnan organizaĵon pri sporto, kaj de 1961 kaj 1963 ankaŭ prezidis la finnlandan Nacian Olimpikan Komitaton.

Li estis membro de la Nacia Progresema Partio. Komence de 1941 li iĝis ĉefministro de registaro koalicia inter sia partio, la partioj Nacia Koalicio, Finnlanda Centro, Finnlanda Socialdemokratia Partio, Sveda Popola Partio kaj eĉ la dekstre ekstremisma Finnlanda Patriota Popola Movado kaj oficis ĝis la 5-a de marto 1943.

Kiam la nazie germania funkciulo Heinrich Himmler dum restado en Finnlando dum somero 1942 postulis la Holokaŭston de la finnaj judoj, Rangell draste rifuzis tiun postulon per la argumento ke ĉiuj anoj de finna ŝtataneco estas protektataj de la finna ŝtato kaj estus krome bezonataj en la finna armeo.

Dum lia oficperiodo la 22-an de junio 1941 ankaŭ komenciĝis la daŭrigo de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio, por kiu je forta premo de la stalinisma sovetunia gvidantaro li kaj aliaj sep altrangaj finnaj politikistoj estis akuzitaj en proceso de novembro 1945 kaj februaro 1946. Fine li estis kondamnita je ses jaroj da malliberiĝo, sed tamen en 1948 liberiĝis kadre de amnestio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]