Johan van der Hoek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan van der Hoek
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1939 (1939-02-26) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Johan Philip Spar van der Hoek (naskiĝis la 26-an de februaro 1939 en Dokkum, nun 85-jara) estas nederlanda esperantisto.

Li edziĝis en Beemster la 5-an de januaro 1962 kun Jannie Alie Hartog, kaj la familio daŭre loĝas en la komunumo Dongeradeel. Komunaj infanoj estas Johan Gerrit Jacob Spar “Jos” van der Hoek kaj Cornelia Maria “Lia” van der Hoek. Kvankam jam en lia infanaĝo estis lernolibro pri Esperanto en la libroŝranko de la politike maldekstra familio, li nur en 1986, bremsata pro plurmonata dorsa malsano, lernis la lingvon kaj esperantistiĝis.[1] Sekve li iĝis aktiva kunlaboranto kaj kursgvidanto en la Esperanto-klubo de Alkmaar, kaj post ioma tempo ankaŭ sekvis la edzino kaj infanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]