Johana de Arko sur la ŝtiparo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johana de Arko sur la ŝtiparo, (france Jeanne d'Arc au Bûcher) estas drama oratorio de 1935 konsistanta el sinsekvaj scenoj laŭ poemo de Paul Claudel kaj komponaĵo de Arthur Honegger.

Ĝi estis mendo de Ida Rubinstein kaj la debuto okazis la 12-an de majo 1938 en Bazelo (Svislando). La direktoro estis Paul Sacher kaj Rubinstein mem ludis la rolon de Johana de Arko.

La unua scena versio prezentiĝis la 13-an de junio 1942 en la Operdomo de Zuriko kun germana adaptaĵo de Hans Reinhard.

En 1945 oni aldonis enkondukon surbaze de la travivaĵoj de Honegger dum la Dua Mondmilito. Entute kaj senhalte ĝi daŭras inter 70 kaj 75 minutoj.