Johana de Pentievro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johana de Pentievro
Persona informo
Jeanne de Penthièvre
Naskiĝo 1319
en Guingamp
Morto 10-an de septembro 1384 (1384-09-10)
en Guingamp
Tombo Guingamp vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj malnovfranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Counts of Dreux • Dinastio de Dreux vd
Patro Guy of Penthièvre vd
Patrino Jeanne d'Avaugour vd
Edz(in)o Karolo de Blezo vd
Infanoj Marie of Blois, Duchess of Anjou • John I of Blois-Châtillon • Margaret of Châtillon vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johana de Pentievro, nomata la Lama, (naskiĝis en 1319, mortis la 10-an de septembro 1384) dukino de Bretonio, damo de Majeno[1], de Avaugour, de l'Aigle kaj de Châtelaudren, grafino de Pentievro kaj de Goëllo, vicgrafino de Limoges, filino de Vito de Bretonio, grafo de Pentievro kaj vicgrafo de Limoges, kaj de Johana, damo de Avaugour, kaj grafino de Goëllo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edziniĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi edziniĝis la 4-an de junio 1337 al Karolo de Blezo, nevo de Filipo la 6-a de Valezio kaj havis plurajn infanojn:

Okaze de ŝia edziniĝo, la fama Bertrand du Guesclin estis rimarkita por la unua fojo.

Pretendantino al la duklando de Bretonio[redakti | redakti fonton]

Per armiloj, ŝi defendis siajn rajtojn al la heredo de Bretonio kontraŭ Johano de Montfort, ŝia onklo, edzo de Johana de Flandrio, kio okazigis la heredan militon de Bretonio. Instigante sian edzon Karolo de Blezo, ŝi rifuzis kompromison, kiu estus pace finĉesiginta la militon per partigo de Bretonio kaj kiu estus doninta al ŝi la nordan duonon. Por findecidi, Karolo de Blezo atakis en Auray kaj tie mortis en 1364.

Genealogio de Arturo la 2-a, duko de Bretonio

Post tiu malvenko, ŝi devis forcedi per la unua traktato de Guérande sian suverenecon super Bretonio, tamen konservante la dukan titolon dum sia vivo. En la 9-a de Julio 1369 Johana metis la vicgrafon de Limoges, kiun du Guesclin estis kaptita de la angla regado sub la suverenecon de la reĝo de Francio, Karolo la 5-a, kiu redonis al ŝi la suverenecon en la sama tago[2], kaj en la 13-a de Januaro 1380 per oficiala letero. [3] Iuj asertas, ke ŝi reakiris ĝin ekde 1371, fakte, ŝi tiam ricevis nur kelkajn terbienojn en Limoges, placo de la Motte, sekve de la submetiĝo de la kastelo de Limoges al Karolo la 5-a.

Fino de vivo[redakti | redakti fonton]

En 1379, kiam Johano la 4-a estis devinta reiri ekzile an Anglio, ŝi ribeliĝis ĉar Karolo la 5-a, reĝo de Francio, decidis aneksi la duklandon, ignorante ŝiajn rajtojn kaj tiujn de siaj filoj. Ŝi estis ĉe la unua vico de la bretonoj, kiuj vokis Johanon la 4-an en ties angla ekzilejo, kaj poste akceptis lin kiam li albordiĝis.

Post la morto de Karolo la 5-a, ŝi subskribis en la 15-a de januaro 1381 la duan traktaton de Guérande per kiu, ŝi akiris trevaloran renton kaj la eblecon por siaj heredontoj heredi la duklandon se Johano la 4-a ne havus idaron. La hereda problemo estis fine solvita.

Ŝi estis entombigita en la ĥorejo de la preĝejo de minoraj fratoj de Guingamp.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dès 1331. Un sceau de 1351, où elle est qualifiée duchesse de Bretagne et dame de Mayenne existe dans la collection Clairambault, à la Bibliothèque nationale de France, décrit par Germain Demay, n°1516.
  2. Arch Hist 7, p. 331
  3. vidu AD64 E 632