Johana la 1-a (Navaro)
Johana la 1-a (Navaro) (17-an de aprilo 1273 - 7-an de aprilo 1305), princino de nobla familio de Ĉampano, estis reĝino de Navaro de 1274 ĝis 1305 kaj reĝino de Francio de 1285 ĝis 1305.
Johana la 1-a estis filino de Henriko la 1-a, reĝo de Navaro, kaj de Blanka de Artezo de kapetida deveno.
Ŝi edziniĝis en 1284 kun la kronprinco de Francio Filipo la 4-a kiu pro tio iĝis reĝo de Navaro, ĝis la morto de Johana la 1-a, sub la nomo de Filipo la 1-a. Tiu lasta estis ankaŭ reĝo de Francio de 1285 ĝis sia morto en 1314.
Kvankam ŝi estis edzigita, ŝi regis mem siajn posedaĵojn.
Ŝi estis la patrino de reĝoj :
- Ludoviko la 10-a ankaŭ nomita Ludoviko la 1-a de Navaro.
- Filipo la 5-a ankaŭ nomita Filipo la 2-a de Navaro.
- Karlo la 4-a alinomite Karlo la 4-a de Navaro
Ŝi estis ankaŭ la patrino de Izabela de Francio kiu edziniĝis kun la reĝo de Anglio Eduardo la 2-a