Johann Gottlob Lehmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Gotlobo Lemano
Germana mineralogo kaj geologo, malkovrinto de kromio
Germana mineralogo kaj geologo, malkovrinto de kromio
Persona informo
Johann Gottlob Lehmann
Naskiĝo 4-a de aŭgusto1719
en Langenhennersdorf, Elekto-Saksio,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 22-a de januaro 1767
en Sankt-Peterburgo,  Rusia Imperio
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioRusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg, Universitato de Lepsiko
Profesio
Okupo mineralogo • universitata instruisto • geologo vd
Laborkampo mineralogio • mininĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Gottlob LEHMANN [le:man] (1719-1767) estis germana mineralogo kaj geologo kaj unu el la malkovrintoj de la kemia elemento kromio. Li famiĝis pro siaj kontribuaĵoj en la kampo de la geologio. Kune kun Georg Christian Füchsel (1722-1773) kaj Giovanni Arduino (1714-1795), li estas konsiderata unu el la fondintoj de la stratigrafia scienco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li vizitadis la Universitaton de Wittenberg kie li doktoriĝis en 1741, kaj poste li ekoficis en Dresdeno. Naskita en Saksio, li disvolvis intereson pri la minindustrio, kaj publikigis verkon pri komponado de ercaj deponaĵoj. En 1750, li estis komisiita de la Reĝa Akademio pri Sciencoj el Prusio por studi la minpraktikadojn tra la tuta lando.

En 1761, la Imperia Akademio pri Sciencoj el Rusio invitis lin al Sankt-Peterburgo, kie li fariĝis profesoro pri kemio kaj direktoro de la imperia muzeo de tiu urbo. Dum esploroj en la deponaĵoj de Berjozovskojo, 13 km-ojn nordoriente de Jekaterinburgo, en la montaro Uralo, li malkovris plumban ercon ruĝecan-oranĝan (Plumba (II) kromiato), kiun li nomis "Rotbleierz" (ruĝa plumba erco), ankaŭ konata kiel krokoito.

La ĉefa meritaĵo de Johano Gotlobo Lemano estas lia ekzakta priskribo pri la stratigrafiaj rokoj (Flötzgebirge). Li distingis tridek tavolojn da sinsekvaj rokoj en la stratigrafia sistemo de Ilfeldo kaj Mansfeldo, kaj difinis la geologian strukturon de tiu distrikto laŭ senĉesa serio da diagramoj kaj sekcioj.

Lemano mortis en Sankt-Peterburgo pro vundoj kaŭzataj de eksplodo el retorto plena je arseno.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]