Johann Nikolaus von Hontheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Nikolaus von Hontheim
Blazono de la familio Hontheim/Hundheim
Blazono de la familio Hontheim/Hundheim
Persona informo
Johann Nikolaus von Hontheim
Naskiĝo 27-an de januaro 1701 (1701-01-27)
en Treviro
Morto 2-an de septembro 1790 (1790-09-02) (89-jaraĝa)
en Montquintin Castle
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Malnova universitato de Loveno vd
Profesio
Alia nomo Justinus Febronius
Okupo historiisto • teologo • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj »De statu ecclesiae et legitima potestate romani pontificius liber singularis«
helpepiskopo en Treviro
Dum 1748
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Nikolaus von HONTHEIM (naskiĝinta la 27-an de januaro 1701 en Treviro, mortinta la 2-an de septembro 1790 en Rouvroy-Montquintin) estis germana teologo katolika. Li estis la patro de la t.n. Febroniismo skribante kritikaĵojn sub la pseŭdonimo de Febronius.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el nobela familio li frekventis la jezuitan lernejon en Treviro, studis samloke kaj en Loveno kaj Leiden jursciencon. Poste li eniris la klerikan klason kaj konatiĝis en Romo kun la funkcio de la Roma kurio. En 1728 li iĝis orda helpanto ĉe la generalvikariejo, baldaŭ poste profesoro pri la pandektoj kaj la kodo de Kanona Juro en Treviro. En 1738 Hontheim ekestris la eklezian tribunalon en Koblenz kaj en 1742 li fariĝis sekreta konsilisto de la ĉefepiskopo Franz Georg. En 1748 Hontheim mem iĝis helpepiskopo trevira.

La dek lastajn vivojarojn li plejfoje estis sur la bieno en Montquintin. Lian verkon »Historia Trevirensis diplomatica« (Treviro 1750; al tio: »Prodromus«, Treviro 1757) sekvis sub la pseŭdonimo Justinus Febronius la fama verko »De statu ecclesiae et legitima potestate romani pontificius liber singularis« (Frankfurto 1763), kie li klare kaj klere laŭ la doktrinoj de galikanismo postulis la plivalorigon de koncilioj antaŭ papa potenco kaj la reenoficigon de forpelitaj episkopoj. Tiu ĉi furora verko, dediĉite al la papo mem, eldonitis plurfoje kaj tradukitis en plurajn lingvojn. Far la papo ĝi malpermesitis kaj bruligitis en Romo. Post malkovro de la identeco de la verkinto oni trudegis la 77-jaran Hontheim je pento publiko en 1778. Sed la pento tute ne seriozis, kiel montris en 1781 la en Vieno publikigita verko »Febronii commentarius in suam retractationem«. Unu el liaj plej akraj kontraŭuloj estis Alfonso Maria de Liguori.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Philipp Woker: Hontheim und die römische Curie (= Bilder aus der Geschichte der katholischen Reformbewegung des 18. und 19. Jahrhunderts. Bd. 1, 1, 1), Schneider, Mannheim 1875
  • Otto Mejer: Febronius. Weihbischof Johann Nikolaus von Hontheim und sein Widerruf. 2. unveränderte Auflage. Mohr, Freiburg im Breisgau 1885
  • Volker Pitzer: Justinus Febronius. Das Ringen eines katholischen Irenikers um die Einheit der Kirche im Zeitalter der Aufklärung (= Kirche und Konfession. Bd. 20). Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1976, ISBN 3-525-56522-4
  • Wolfgang Seibrich: Die Weihbischöfe des Bistums Trier (= Veröffentlichungen des Bistumsarchivs Trier. Bd. 31). Paulinus, Trier 1998,
  • Christopher Spehr: Aufklärung und Ökumene. Reunionsversuche zwischen Katholiken und Protestanten im deutschsprachigen Raum des späteren 18. Jahrhunderts (= Beiträge zur historischen Theologie. Bd. 132). Mohr Siebeck, Tübingen 2005, ISBN 3-16-148576-9, S. 34–48, (Zugleich: Münster (Westfalen), disertacio, 2004)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 536, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]