Johann Alexander Thiele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Alexander Thiele
Portreto de Thiele, fare de Christian Gottlieb Geyser
Portreto de Thiele, fare de Christian Gottlieb Geyser
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1685 (1685-03-26)
en Erfurto
Morto 22-an de majo 1752 (1752-05-22) (67-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo
vdr
La loĝejo de Thiele en Arnstadt (Domo Zum Ritter)

Johann Alexander THIELE (naskiĝinta la 26-an de marto 1685 en Erfurto, mortinta la 22-an de majo 1752 en Dresdeno) estis germana pentristo kaj akvafortisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li lernis la metion de libropresisto kaj ekvojaĝadis por lerni aliloke novajn aferojn profesirilatajn en 1709. En 1718 li edziĝis al Clara Benigna Dönicke en la Franciskana preĝejo de Arnstadt. La registrejo pri civila stato nomis lin riĉa kortega kaj pejzaĝa pentristo servanta al princo-elektisto Aŭgusto la 2-a. Alterne li laboris en Dresdeno kaj Arnstadt.

Diversaj labordonantoj[redakti | redakti fonton]

La 12-an de novembro 1729 li estis nomumita konsilanto de lia grafa moŝto Günther la 1-a de Schwarzburg-Sondershausen. De 1732-38 li responsis por la pentraĵkolektoj de la Nova Palaco kaj pentris pejzaĝojn kiel grandajn prospektojn por supraj partoj de pordoj kiel ankaŭ etaĵojn por la bildkabineto.

Liaj dungintoj estis i.a. Auguste Dorothea von Schwarzburg-Arnstadt kaj la kortegoj de Rudolstadt, Braunschweig, Kassel kaj Schwerin. En 1738 li estis nomumita saksia kortegpentristo sub lia moŝto Aŭgusto la 3-a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Führer durch die Sammlung der Gemälde" / eldonis Gisbert Porstmann, ISBN 3-7913-3394-1
  • Wie über die Natur die Kunst des Pinsels steigt, eldonejo Hain, Weimar kaj Jena 2003, ISBN 3-89807-062-x
  • Stadtarchiv Radebeul (eld.): Stadtlexikon Radebeul. Historisches Handbuch für die Lößnitz, 2-a eldono, Radebeul 2006, ISBN 3-938460-05-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]