Johann Baptist Zimmermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Baptist Zimmermann, naskita je la 3-a de januaro 1680 en Gaispoint ĉe Wessobrunn, mortinta je la 2-a de marto 1758 en Munkeno, estis germana baroka-rokoka pentristo kaj stukisto.

Li estas ano de artista familio; ankaŭ lia frato Dominikus Zimmermann kontribuis al la rokoka arkitekturo kiel konstruisto kaj stukisto.

Inter 1701 kaj 1757 Zimmermann ornamis multajn kirkojn kaj palacojn en suda Bavario. Inter liaj verkoj estas stukaĵoj en la kirko de Sankta Mikaelo en Berg am Laim kaj palaco Nymphenburg, ambaŭ (nun) en Munkeno.