Johann Caspar Kerll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Johann Caspar Kerll, farita 1685-1688 dum lia restado en Muniko.

Johann Caspar Kerll (* 9-a de aprilo, 1627 – † 13-a de februaro 1693) estis Germana baroka komponisto kaj orgenisto. Kvankam li estis unu el la plej famaj komponistoj siatempaj kaj kiel genia komponisto kaj kiel elstara instruisto, niatempe Kerll estas preskaŭ forgesita kaj lia muziko estas malofte ludata aŭ registrita.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kerll estis la filo de Caspar Kerll kaj Catharina Hendel (ili geedziĝis en 1626). Li naskiĝis ĉ. 1627 en Adorf, kie lia patro deĵoris kiel orgenisto ĉe la preĝejo Michaeliskirche (nomumita post kiam li konstruis la preĝejan orgenon kune kun Jacob Schädlich[1]). Caspar Kerll supozeble edukis sian filon muzike kaj evidente Johann Kaspar montris eksterkutimajn muzikajn kapablojn; ĉ. 1641 li jam komponis kaj iom poste dum la fruaj 1640-aj jaroj li iris al Vieno por studi ĉe Giovanni Valentini, kortegokapelestro kaj komponisto. La profesia kariero de Kerll komencis en Vieno, kie li deĵoris kiel orgenisto kaj daŭris ĝis proksimume 1647/48, kiam la arkiduko Leopold Wilhelm de Aŭstrio (tiam la gubernatoro de la Hispanaj Nederlandoj) dungis lin kiel ĉambrorgenisto por la nova rezidopalaco en Bruselo.

Dum la sekvaj jaroj Kerll iel kapablis kombini vojaĝadon kun laborado en Bruselo sen perdi sian dungitecon. Unue Leopold Wilhelm sendis lin al Romo por studi ĉe Giacomo Carissimi. Tio okazis ĉ. 1648/49; eble Kerll trafis sur Johann Jakob Froberger kaj studis kune kun li. Reveninte por mallonga tempo al Bruselo li forlasis ĝin en la vintro de 1649 al 1650 vojaĝanta al Dresdeno. Li ankaŭ ĉeestis la geedziĝo de Filipo la 4-a de Hispanio kaj Maria-Anna de Aŭstrio, vizitis Vienon kelkajn tempojn en 1651 kaj 1652 kaj pasis kelktempon en Göttweig kaj Moravio. Abraham van den Kerckhoven anstataŭis Kerll dum ties foresto kaj finfine sukcedis lin en 1655, kiam Kerll definitive foriris.

En februaro 1656 Kerll akceptis dumtempan postenon de vickapelestro ĉe la Munkena kortego sub Elektoprinco Ferdinand Maria. En marto li sukcedis Giovanni Giacomo Porro kiel kortega kapelestro. La famo de Kerll kreskis rapide, kiam li ricevis pli kaj pli gravajn taskojn. Aparte grava estis lia opero Oronte (nun perdiĝinta), kiu inaŭguris la operejon de Munkeno en januaro 1657, kaj kantvoĉa meso komponita en 1658 okaze de la koronado de imperiestro Leopoldo la unua en Frankfurto.

En Munkeno Kerll edzinigis Anna Catharina Egermayer en la jaro 1657. La geedzoj havis ok gefilojn, sed nur unu el ili, la plej juna filo, sekvis muzikan karieron. La Munkenaj jaroj estis aparte grava por Kerll: verŝajne lin favorigis Ferdinand Maria, kiu subtenis Kerll dum lia tuta vivo; En 1664 la imperiestro nobeligis lin; en 1669 aperis liaj unuaj verkoj: Delectus sacrarum cantionum, kolekto de voĉkanta muziko, kaj Missa pro defunctis, ambaŭ dediĉitaj al Ferdinand Maria. Kerll rezignis sian postenon en Munkeno je 1673 pro neklaraj kialoj – oni kredas, ke okazis speciale severaj kvereloj kun aliaj kortegomuzikistoj (Italaj kantistoj), kiuj igis lin foriri. Tamen Kerll konservis bonan kontakton kun elektoprinco Ferdinand Maria ĝis sia morto.

En 1674 Kerll translokixis al Vieno. La imperiestro koncedis al li pension en 1675 kaj dungis lin en 1677 kiel unu el siaj kortegorgenistoj. Kvankam oni supozis, ke Kerll laborus ĉe la katedralo Stephansdom, tio ne estas pruvigebla. Se li tamen faris tion, tiam Johann Pachelbel estus laborinta kiel ties vicorgenisto. La pesto de 1679, kiun Kerll rememoris en sia verko Modulatio organica, kolekto de liturgiaj orgenverkoj, rezultigis la morton de Anna Catharina. Li edziĝis kun Kunigunde Hilaris en la jaro 1682/83 kaj dum la sekvaj dek jaroj li restis en Vieno, transvivanta la Turkan invadon de 1683, kiun li ankaŭ rememoris muzike en la meso Missa in fletu solatium. Li vizitis munkenon kelkfoje inter 1684 kaj 1692, publikante tie sian Modulatio organica (1686) kaj Missae sex (1689, dediĉita al la imperiestro). Je la fino de 1692 Kerll rezignis sian Vienan pozicion kaj revenis al munkeno, kie li tuj poste mortis.

Influo[redakti | redakti fonton]

Kvankam Kerll estis renoma instruisto dum sia vivotempo, liaj lernantaro ne inkludas gravajn komponistojn, kvankam eble Johann Joseph Fŭ studis ĉe li dumtempe. Verŝajne Agostino Steffani eble estas lia plej konata lernanto. La influo de Kerll sur postaj komponistoj tamen estas nekontestebla. Johann Pachelbel studis la stilon de Kerll, kio estas precipe evidenta en liaj orgenĉakonoj, kiuj estas memorigaj al la ostinato-verkoj de Kerll; ankaŭ li eble studis kune kun Kerll, kvankam tio ne estas pruvigebla. La du plej gravaj Germanaj komponistoj el la malfrua barokepoko, Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel, ambaŭ studis la verkojn de Kerll: Bach aranĝis la Sanctus-partojn de la Missa superba de Kerll en lia Sanctus en D maĵoro (BWV 241), kaj Händel ofte pruntis temojn kaj kelkfoje kompletajn partojn el la kanzonoj de Kerll (la temon el kanzono N-ro 6 li prenis por Let all the Angels of God el Messiah, Egypt was Glad el Israel in Egypt fakte similas al kanzono n-ro. 4, ktp.[2]).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kerll estis alte respektata de siaj samtempuloj: multaj el liaj verkoj estis publikita dum lia vivotempo many of his works were published during his lifetime. Precipe gravaj estas la multaj presitaj koncertmesoj, kolekto de motetoj kaj sakralaj koncertoj titolitaj Delectus sacrarum cantionum (Munkeno 1669) kaj Modulatio organica super Magnificat octo ecclesiaticis tonis respondens (Munkeno 1686), kiuj enhavas liturgian orgenmuzikon. Kerll ne estis speciale prospera komponisto, tial la transvivintaj verkoj relative malmultas. Multe el lia muziko malaperis, inkluzive 11 operoj (por kiuj le estis plej fama dumvive s), 25 ofertorioj, kvar mesoj, litanioj, ĉambrosonatoj kaj diversaj klavarverkoj.

Klavarmuziko[redakti | redakti fonton]

La transviva klavarmuziko estas fasonata en tipe Sudgermana stilo, kiu kombinas striktan Germanan kontrapunkton kun Italaj stiloj kaj teknikoj; Frescobaldi kaj speciale Froberger estis la plej gravaj influantoj. La plejmulto el la klavarmuziko de Kerll estas same ludebla per orgeno kiel per klaviceno, la esceptoj estas kvar dancosuitoj por klaviceno kaj du orgentokatoj: Toccata quarta Cromatica con Durezze e Ligature kaj Toccata sesta per il pedali. Oni povas starigi partan kronologion uzante la nekompletan katalogon de Kerll pri liaj propraj verkoj, kiu estas inkludita en Modulatio organica de 1686 (Ĝi estas la plej frua transviva temokatalogo de komponisto): ĝi listigas 22 pecojn, el kiuj 18 estis komponitaj plej malfrue en 1676. La plej frua konata komponaĵo de Kerll, Ricercata à 4 in A (ankaŭ konata kiel Ricercata in Cylindrum phonotacticum transferanda), estis publikita en 1650 en Romo.

La ok tokatoj de Kerll (kiuj korespondas al la ok ekleziaj gamoj) ŝanĝas inter liberaj partoj kaj strikte kontrapunktaj, kelkfoje en konrastaj parametroj. Ofta uzo de 12/8-taktaj ĝigo-similaj finaĵoj estas similaj al la tokatoj de Froberger. La kvar dancosuitoj ankaŭ estas rememoraĵoj al la suitoj de Froberger, tamen du el ili enhavas variaciajn movimentojn. La kanzonoj de Kerll konsistas el diversaj fugatoj, kio estas tipa por la epoko. Kelkaj ankaŭ enhavas pasaĝoj baziĝantaj sur kadencoj. Du ostinatoverkoj transvivis, pasakaljo kaj ĉakono, ambaŭ konstruitaj sur descenda basmodelo. la pasakaljo verŝajne estas la plej konata verko de Kerll.

La du plej konataj klavarpecoj de Kerll ambaŭ estas programecaj, priskribaj verkoj. Battaglia estas priskriba peco en C maĵoro kaj longa je pli ol 200 taktoj kiu prezentas multnombajn ripetojn de fanfarecaj temoj. Capriccio sopra il Cucu baziĝas sur imitado de la kukuado, kiun oni aŭdas pli ol 200 fojojn en la komponaĵo. Ĝi estas konstruita laŭ peco de Frescobaldi pri la sama ideo, Capriccio sopra il cucho, tamen ĝi estas pli struktureca kaj harmonie kompleksa. La ideo ripeti apartan motivon atingas sian kulminon en la Magnificat tertii toni, kie fugotemo konsistas el dek ses ripetataj E.

Voĉkanta kaj ĉambra muziko[redakti | redakti fonton]

Kerll skribis multnombrajn neklavarajn verkojn, precipe dum la Munkenaj jaroj: dum li revivigis la kapelon de la Munkena kortego, Kerll verŝajne komponis abundecon da ĉambromuziko, kaj ankaŭ ĉiujn operojn (10 aŭ 11) li komponis en Munkeno, komencante en 1657 per Oronte. La ĉambromuziko de Kerll inkludas kanzonon por du violonoj, gambovjolo kaj basso continuo kaj tri sonatojn. Plimulto el la voĉkantaj verkoj aplikas avancatan concertato-teknikon; la rekviemo Missa pro defunctis de 1669, kreitaj por kvin kantvoĉoj sen akompano, estas rimarkinda escepto. La verkoj el Delectus sacrarum cantionum, motetoj kaj sakralaj koncertoj por 2-5 voĉoj, estas ĉapitraj komponaĵoj ŝanĝaj inter imitaj kaj liberaj, alte ornamitaj partoj. Ili rememoras al verkoj de Heinrich Schütz el Kleine geistliche Concerte.

Ses el la transvivaj mesoj estis publikataj jam dum la vivotempo de Kerll kiel Missae sex, cum instrumentis concertantibus, e vocibus in ripieno, adjuncta una pro defunctis cum seq. Dies irae (Munkeno 1689). La kompleksa imitanta kontrapunkto, kiu dominas la ĉambromuziko de Kerll, ankaŭ troveblas en la plimulto de liaj sakralaj verkoj: en Missa non sine quare ĉiu movimento finiĝas per granda fugo, similan teknikon oni vidas en Missa Renovationis (kiu preskaŭ komplete baziĝas sur kvin temoj uzataj por la kyrie-movimento), kie ĉiu parto finiĝas ankaŭ per granda fugo. Stretto-komenco de alte kromata temo en verkoj kiel Missa in fletu solatium rezultas strangajn disonancojn (la respektiva meso rememora la eventojn de la Turka sieĝo, kiu kostis la vivon de amiko de Kerll, Alessandro Poglietti, enhavas continuo-parton kun averto fare de la komponisto: "evitu konsonancojn").

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Léon Berben, liner notes to CD "Johann Caspar Kerll, Giovanni Valentini - Organ works by pupil and teacher (Kerll - "Scaramuza")", AEOLUS AE-10441
  2. David R. Fuller, review of "Johann Caspar Kerll, The Collected Works for Keyboard. Edited by C. David Harris. ("The Art of the Keyboard," 2. New York: The Broude Trust, 1995.)" and "Johann Caspar Kerll, Four Suites. Edited by C. David Harris. ("The Art of the Keyboard," 2A. New York: The Broude Trust, 1991.))". Journal of Seventeenth-Century Music, Volume 3, No. 1 (1997) http://sscm-jscm.press.uiuc.edu/jscm/v3/no1/Fuller.html, par. 6.1.