Johann Christian Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christian Bach
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1735 (1735-09-05)
en Leipzig
Morto 1-an de januaro 1782 (1782-01-01) (46-jaraĝa)
en Londono
Tombo Malnova preĝejo Sankta-Pancras
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Elektoprinclando SaksioReĝlando de Granda Britio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Familio
Patro Johann Sebastian Bach
Patrino Anna Magdalena Bach
Frat(in)oj Maria Sophia Bach • Johanna Carolina Bach • Regina Susanna Bach • Christiana Dorothea Bach • Christiana Benedicta Louisa • Regina Johanna Bach • Elisabeth Juliana Friderica Bach • Wilhelm Friedemann BachJohann Gottfried Bernhard BachJohann Christoph Friedrich BachGottfried Heinrich BachCarl Philipp Emanuel Bach • Johann Christoph Bach • Leopold Augustus Bach • Christiana Sophia Enrietta Bach • Johann August Abraham Bach • Ernestus Andreas Bach • Christian Gottlieb Bach • Catharina Dorothea Bach
Edz(in)o Cecília Grassi
Okupo
Okupo komponistopianisto
Verkoj Lucio Sila
vdr
Johann Christian Bach

Johann Christian BACH [JOhan KRIStjan baĥ] (naskiĝis la 5-a de septembro, 1735, mortis la 1-a de januaro, 1782) estis komponisto de la klasika epoko.

Le estis la dekunua filo de Johann Sebastian Bach, kaj naskiĝis en Leipzig, Germanio. Lia patro, kaj eble ankaŭ Johann Elias Bach, trejnas la junan Johann Christian en muziko. Oni kredas, ke Libro 2 de la Bontemperita klavarinstrumento (germane Das wohltemperierte Klavier) de Johann Sebastian komponiĝis kaj uziĝis por la instruado de Johann Christian. Johann Christian servis kiel kopiisto al lia patro. Je la morto de lia patro en 1750, Johann Christian estiĝis la lernanto de lia frato Carl Philipp Emanuel Bach en Berlino, Germanio.

En 1754 li iris al Italio kie li pristudis kontrapunkton kiel lernanto de Giovanni Battista Martini. Ekde 1760 ĝis 1762 li tenis la postenon de orgenisto ĉe la katedralo de Milano, por kiu li komponis du Mesojn, Rekviemon, Te Deum-on kaj aliajn verkojn. Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo li konvertiĝis el luteranismo al katolikismo.

Li estis la solo el la filoj de Johann Sebastian kiu komponis operon en itala lingvo, komencanta kun arioj enmetataj en la operojn de alioj, poste pastiĉioj. La Teatro Regio en Torino mendis de li la komponadon de Artaserse, opera seria kiu unue prezentiĝis en 1760. Ĉi tiu kondukis al pluaj mendoj por operoj. Sekvis ordonoj por la King's Theatre (Teatro de la Reĝo) de Londono, Britio, kaj en 1762 li estis invitata tien, kie li pasis la reston de lia vivo. Tiel, li estas ofte konata kiel la "Londona Bach". La katedralo de Milano tenis lian postenon malferman, esperante lian revenon.

Dum dudek jaroj li estis la plej populara muzikisto en Anglio. Liaj dramaj verkoj, enscenigitaj ĉe la King's Theatre, estis kore ricevataj. La unua, Orione, estis unu el la unuaj malmultaj muzikaj verkoj kiuj uzis klarnetojn. Li nomumiĝis kiel muzikmajstro de la Reĝino, kaj liaj devoj inkluis la instruadon pri muziko al ŝi kaj al ŝiaj gefiloj, kaj la akompanadon kun piano de la Reĝo ludante fluton. Lia koncertoj, kune kun lia kunlaboranto Karl Friedrich Abel ĉe la Hanover Square ĉambroj, Londono, rapide estiĝis la plej modaj publikaj amuzaĵoj.

Dum liaj fruaj jaroj en Londono, Bach amikiĝis kun tre juna sed tre promesanta muzikisto, Wolfgang Amadeus Mozart, kiu partoprenis la senfinajn torneojn aranĝitajn fare de lia patro Leopold por vidigi lin kiel mirinfano. Multaj kleruloj opinias, ke J. C. Bach estis unu el la plej gravaj influoj de Mozart, kiu lernis de li kiel produkti brilan kaj allogan surfacan tekson en lia muziko. Oni povas vidi ĉi tion influon en la komenco de la piano-sonato de Mozart en B‐bemolo (KV 315c, la Linz sonato el 17831784) kiu tre proksime similas al tio de du sonatoj de J. C. Bach kiuj devus esti konataj al Mozart; kaj nedirekte en atempto de Bach en frua sonato (la C minora piano-sonato de la opus 5 serio) pli efektive kombini la tiutempan stilon galant kun fuga muziko.

Johann Christian Bach mortis en Londono la unuan tagon de 1782. Mozart diris letere al lia patro, ke la morto estis "perdo por la muzika mondo".

Evaluado[redakti | redakti fonton]

Kvankam la famo de J. C. Bach malgrandiĝis en la dekjaroj post lia morto, lia muziko ankoraŭ regule aperas en koncertaj programoj en Londono, ofte kune kun verkoj de Joseph Haydn. En la 20-a jarcento, kleraj verkoj pri lia vivo kaj lia muziko renovigis la aprezon por Johann Christian.

Ankaŭ, li estas historie interesa kiel la unua komponisto kiu preferis la pianon super la pli maljunaj klavarinstrumentoj. La frua muziko de Johann Christian montras la influon de lia pli maljuna frato Carl Philipp Emanuel, kaj lia meza periodo en Italio montras la influon de Giuseppe Sammartini.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plena raporto de la kariero de J. C. Bach estas en la kvara volumo de History of Music (Historio de Muziko) verkita de Charles Burney.

Estas du aliuloj nomitaj Johann Christian BACH en la Bach familia arbo, sed neniu estis musikisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.