Johann Christoph Oesterlein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christoph Oesterlein
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1727 (1727-01-01)
en Berlino
Morto 1-an de januaro 1792 (1792-01-01) (65-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo Piankonstruisto
vdr

Johann Christoph Oesterlein (* 1727 en Berlino; † 1792 samloke) estis germana konstruisto de muzikinstrumentoj.

Oesterlein apartenis en la dua duono de la 18-a jarcento al la plej famaj instrumentkonstruistoj en Berlino. Li produktis antaŭ ĉio fortepianojn ege ŝatatajn kaj grandkvante produktatajn[1], sed ankaŭ arĉinstrumentojn. Ĉ. 1773 li konstruis kiel novaĵo pianojn kun ledaj tanĝantoj.[2] Je la malnova klavikordo tiel nomiĝis la metallamenoj starantaj sur la malantaŭaj klavofinaĵoj, kiuj ne ekplukis la kordojn kiel la plumtuboj de klaviceno, sed nur tuŝetis.

Duklavara klaviceno (Berlino 1792) de Oesterlein troviĝas kiel daŭra pruntodonaĵo de la Sing-Akademie zu Berlin en la Muzikinstrumento-Mumuzeo je Berlino. Ĝi devenas el la posedaĵo de Carl Friedrich Zelter, kaj supozeble Felix Mendelssohn Bartholdy uzis ĝin por la unuafoja rea prezentado de la Mateo-Pasiono de Johann Sebastian Bach post ties morto en 1829 en la kantakademio. Ekde la instrumento Mendelssohn Bartholdy direktis la prezentadon. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst Ludwig Gerber: Neues historisch-biographisches Lexikon der Tonkünstler, 3. Theil, Leipzig 1813, Spalte 606 f. in: Gottfried Eberle, Michael Rautenberg: Die Sing-Akademie zu Berlin und ihre Direktoren. Musikinstrumente der Sing-Akademie zu Berlin und ihrer Direktoren. Versuch einer Bestandsaufnahme. (von Konstantin Restle). Staatliches Institut für Musikforschung Preußischer Kulturbesitz, Berlin 1998, S. 66
  2. Meyers Konversations-Lexikon, Autorenkollektiv, Verlag des Bibliographischen Instituts, Leipzig und Wien, 4. Auflage, 1885-1892, 9. Band, S. 817 - Klavier (Geschichtliches, Klavierspiel)
  3. Gottfried Eberle, Michael Rautenberg: Die Sing-Akademie zu Berlin und ihre Direktoren, S. 65-69