Johann Elias Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Elias Bach (* 12-an de februaro 1705 en Schweinfurt; † 30-an de novembro 1755) estis germana komponisto el la familio Bach.

Post studado de teologio en Jena li restis ekde 1737 ĝis 1742 kiel lernhelpanto kaj sekretario ĉe sia kuzo Johann Sebastian Bach en Lepsiko. Liaj leteroj el ĉi tiu tempo estas gravaj fontoj pri la vivo de J.S. Bach. Ekde 1743 li estis kantoro en Schweinfurt. La du jarkolektoj de ekleziaj kantatoj, kiujn li komponis kaj kiujn liaj samtempuloj alte laŭdis, perdiĝis.

Li estis patro de Johann Michael Bach (1745-1820) (?) kaj avo de:

Literaturo

  • "Die Briefentwürfe des Johann Elias Bach", herausgegeben und kommentiert von Evelin Odrich und Peter Wollny, Leipziger Beiträge zur Bachforschung Band 3, Hildesheim 2000
  • Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323