Johann Franck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Franck
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1618 (1618-06-01)
en Guben
Morto 18-an de junio 1677 (1677-06-18) (59-jaraĝa)
en Guben
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioGermanio vd
Alma mater Universitato de Königsberg vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • poeto-juristo • himnoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann FRANCK, ankaŭ FRANK, (* 1-an de junio 1618 en Guben; † 18-an de junio 1677 samloke) estis germana juristo kaj poeto de famaj ekleziaj himnoj, sed ankaŭ de profanaj poemoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Franck estis filo de advokato, kiu mortis jam en 1620. Lia onklo, urba juĝisto Adam Tielckau, poste zorgis pri li. Post la vizito de la latinlernejo en Guben li vizitis la lernejojn en Cottbus kaj Stettin same kiel la gimnazion en Thorn. Ekde la 28-a de junio 1638 li studis juron en Kenigsbergo. Tie li estis influata de la populara kantopoeto Simon Dach. Laŭ deziro de sia patrino li revenis Paskon 1640 al Guben, kiu tiam dum la Tridekjara Milito forte suferis pro la sveda armeo. Post la reveno de vojaĝo al Prago majon 1645 li laboris kiel advokato. En 1648 li fariĝis magistratano kaj en 1661 urbestro en Guben. Ekde 1671 li reprezentis sian hejmurbon en la Landtagejo de Malalt-Luzacio.

Johann Franck verkis 110 ĉefe sakralajn kantojn, kiuj eniris en la plejmultajn evangelajn ekleziajn kantarojn. La plej multaj el liaj verkoj perdis sian gravecon; en Evangelisches Gesangbuch troviĝas nur du el liaj kantoj. Ankaŭ en la aktualaj ekleziaj kantaroj de Svedujo kaj de svedlingva Finnlando enestas almenaŭ 4 el liaj kantoj. Al liaj plej bonaj kantoj ekzemple apartenas Schmücke dich, o liebe Seele, Jesu, meine Freude, Du, o schönes Weltgebäude kaj aliaj, kelkajn el ili ankaŭ muzikigis Johann Crüger. En lia verkado li surmontras parencecon kun Paul Gerhardt. Liaj profanaj poemoj plejparte estas laŭokazaj poeziaĵoj, sed ankaŭ ampoemoj kaj versoj temantaj pri naturo kaj hejmlando.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Johann Franckens hunderttönige Vaterunsersharfe. Wittenberg 1646
  • Poetische Werke. Frankfurt/Oder 1648
  • Geistliches Sion, 6 Tle. Guben 1674 (dasselbe u.d.T. Teutsche Gedichte, o.J.)
  • Geistliche Lieder, Auswahl v. 56 Liedern, hrsg. Julius Leopold Pasig, Grimma 1846

Muzikigoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hugo Jentsch: Johann Franck von Guben. Quellenmässige Beiträge zu der Geschichte seines Lebens. Guben 1877.
  • Martin Petzoldt: Johann Sebastian Bachs Bearbeitungen des Liedes <Jesu meine Freude> von Johann Franck. In: Musik und Kirche. Band 55, 1985, S. 213-225.
  • Friedrich Wilhelm Bautz: FRANCK, Johann. In: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Band 2, Hamm 1990, ISBN 3-88309-032-8, Sp. 78.
  • Gerhard Dünnhaupt: Johann Franck (1618-1677). In: Personalbibliographien zu den Drucken des Barock, Band 3. Hiersemann, Stuttgart 1991, S. 1551-54. ISBN 3-7772-9105-6
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Franck » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3276499 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)