Johann Gottfried Gregorii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gottfried Gregorii
Johann Gottfried Gregorii, kupra gravuraĵo de ĉ. 1715
Johann Gottfried Gregorii, kupra gravuraĵo de ĉ. 1715
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1685 (1685-02-17)
en Toba
Morto 4-an de aŭgusto 1770 (1770-08-04) (85-jaraĝa)
en Dornheim
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Erfurto vd
Profesio
Okupo verkisto • scienca ilustristo • Cartographic theorist • genealogo • historiistogeografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Gottfried GREGORII, nomita ankaŭ Melissantes (naskiĝinta en la 17-a de februaro 1685 en Helbedündorf-Toba, mortinta en la 4-a de aŭgusto 1770 en Dornheim (Turingio) estis de 1733-70 evangelia paroĥestro en Dornheim.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La filo de paroĥestro elektis la saman profesion okupiĝante krome pri geografio, historio kaj pedagogiko. Pro la interesa multeco li nomitis polihistoriisto.

Jam kiel 23 jaraĝulo li publikigis sian unuan verkon. En 1721 aperis Das erneuerte Alterthum oder Curieuse Beschreibung einiger vormals berühmter/theils verwüsteter und zerstörter oder wieder neu aufgebauter Bergschlösser in Teutschland kaj Curieuser Affektenspiegel/oder auserlesene Lautelen oder sonderbare Maximen die Gemüther der Menschen zu erforschen/und sich darnach vorsichtig und behutsam aufzuführen/in Frag und Antwort vorgestellt, per kiu li 73 jarojn antaŭ la multe pli fama Adolph Knigge verkis lernigan libron pri decaj kutimoj kaj bona konduto. Li eldonigis siajn ofte tre ampleksajn librojn sub la pseŭdonimo Melissantes.

Ekde 1720 (post la verkista kariero kvazaŭe) li estis paroĥestro en Arnstadt-Siegelbach kaj Arnstadt-Dosdorf sed transprenis la pastoran deĵoron en Dornheim en la 18-a de oktobro 1733 laŭ ordono de lia princa moŝto Günther la 1-a de Schwarzburg-Sondershausen mem.

Graveco[redakti | redakti fonton]

De 1706-20 li loĝis en Arnstadt. De tie ĉi li kreis internacie ŝatatan geografian informosistemon por lernantoj, burĝoj, kamparanoj kaj vojaĝantoj. Ankaŭ la ununura "fremdultrafika" gvidlibro pri Turingio (1711), kun informoj pri vidindaĵoj kaj gastejoj, estis de li. Jam en 1708 li filozofiis pri la germana politika unuiĝo! Bertuch nomis lin unu jarcenton poste la unua verkisto kiu skribis por tutgermana publiko kaj volis popularigi la ideon unuiĝi politike.

La fratoj Grimm, Ludwig Bechstein, Achim von Arnim kaj aliaj prenis la de li kolektitajn legendojn popolajn kaj prilaboris ilin, ekz. la tre konatajn historiojn pri Der Rattenfänger von Hameln, Kyffhäusersage, Der Graf von Gleichen, Faustens HöllenzwangWilhelm Tell. Charlotte von Schiller kaj Johann Wolfgang von Goethe nombriĝis inter liaj legantoj.

Per geografiaj lernolibroj, atlasoj, leksikonoj, genealogiaĵoj, psikologiaj libroj kaj priskriboj de multaj profesioj li transdonis al la sekvintaj generacioj multon da altvaloraj enrigardoj en la pasintajn tempojn de baroko. Li ankaŭ interesiĝis pri muziko kaj estis pioniro de politika-geografia ĵurnalismo. Ĉu li renkontis Johann Sebastian Bach en Arnstadt ne klaras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]