Johann Gottfried Schnabel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gottfried Schnabel
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1692 (1692-11-07)
en Sandersdorf-Brehna
Morto 1-an de januaro 1750 (1750-01-01) (57-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Johann Gottfried Schnabel
Profesio
Alia nomo Gisander vd
Okupo verkistoĵurnalisto • kirurgo vd
Laborkampo literaturoĵurnalismokirurgio vd
Aktiva en Stolberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Gottfried SCHNABEL [johan gotfrit ŝnabl] (naskiĝis la 7-an de novembro, 1692 en Sandersdorf apud Bitterfeld, mortis iam inter 1751 kaj 1758) estis germana verkisto.

El lia verkaro plej famas la romano Wunderliche Fata einiger See-Fahrer…, kiu uzas la motivon de ŝiprompiĝo ligite kun socia utopio. Ĝi aperis en kvar volumoj inter la jaroj 1731 kaj 1743, kaj en la jaro 1828 aperis noveldono prilaborita de Ludwig Tieck, sub la titolo Die Insel Felsenburg.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Wunderliche Fata einiger See-Fahrer… (romano, 4 vol., 1731-1743)
  • Der im Irr-Garten der Liebe herum taumelnde Cavalier (romano, 1738)
  • Der aus dem Monde gefallene und nachhero zur Sonne des Glücks gestiegene Printz (romano, 1750)
Titola paĝo de Insel Felsenburg.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.