Johann Gottfried Schnabel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Gottfried SCHNABEL [johan gotfrit ŝnabl] (naskiĝis la 7-an de novembro, 1692 en Sandersdorf apud Bitterfeld, mortis iam inter 1751 kaj 1758) estis germana verkisto.

El lia verkaro plej famas la romano Wunderliche Fata einiger See-Fahrer…, kiu uzas la motivon de ŝiprompiĝo ligite kun socia utopio. Ĝi aperis en kvar volumoj inter la jaroj 1731 kaj 1743, kaj en la jaro 1828 aperis noveldono prilaborita de Ludwig Tieck, sub la titolo Die Insel Felsenburg.

Listo de verkoj

  • Wunderliche Fata einiger See-Fahrer… (romano, 4 vol., 1731-1743)
  • Der im Irr-Garten der Liebe herum taumelnde Cavalier (romano, 1738)
  • Der aus dem Monde gefallene und nachhero zur Sonne des Glücks gestiegene Printz (romano, 1750)
Titola paĝo de Insel Felsenburg.