Johann Gottfried Walther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Gottfried Walther.

Johann Gottfried Walther (* 18-a de septembro 1684 en Erfurto; † 23-a de marto 1748 en Vajmaro) estis Germana orgenisto, kapelestro, komponisto, enciklopedisto kaj muziksciencisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Walther ricevis muzikinstruon ĉe Johann Bernhard Bach kaj ĉe Johann Andreas Kretschmar, disĉiplo de Andreas Buttstett. Post malsukcesa ambicio kiel jurstudento ĉe la Universitato de Erfurto li sindediĉis tutplene al la komponado. En 1702 li iĝis orgenisto ĉe la Thomaskirche en Erfurto. Ekde 1703 ĝis 1706, li vojaĝis tra Germanio, vizitante Frankfurton, Darmstadt, Halberstadt, Magdeburgon kaj Nurenbergon. En tiu ĉi urbo li studis ĉe Wilhelm Hieronymus Pachelbel, filo de Johann Pachelbel alia bona konato de Bach. En 1707 li iĝis urba orgenisto en Vajmaro, kie li ludis sur la orgenoj de la preĝejo S-ktaj Petro kaj Paŭlo. Ankaŭ li estis privatinstruisto de la juna princo Johano Ernesto kaj kortegokapelestro. Malgraŭ tio ke li dumvive jam estis konata kaj fama orgenisto, li ofte estis preteririta je gravaj funkcioj.

En tiu tempo li amikiĝis kun Johann Sebastian Bach. Oni sugestas, ke la kanono BWV 1073, kiujn Johann Sebastian Bach skribis en 1713, estas omaĝo al Johann Gottfried Walther. La kanono konsistas el 82 sonaltoj kaj 82 estas la nomvaloro de Walther. Tamen tiu ĉi teorio ne estas certa.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Walther precipe verkis ĥoralmuzikigojn ĥoralpreludojn por orgeno, sed ankaŭ preludojn kaj fugojn samkiel transskribaĵojn de konĉertoj. Lia orgenmuziko, antaŭ ĉio estas influataj de la Sudgermanaj orgenistoj. Krome li ankaŭ skribis ĉ. 90 voĉkantajn verkojn. Multo el lia verkaro, inter ĝi ĉiuj voĉkantaj verkoj, tamen malperis dum la paso de la tempo.

Krom komponaĵoj li ankaŭ skribis instrulibrojn por orgenistoj. Li estas la aŭtoro de verko teoria nome Praecepta der musicalischen Composition.

Lia Musikalisches Lexicon [muzika leksikono] 1732 aperinta en Lepsiko estas rigardata kiel la unua enciklopedia libro pri muziko. Ĝi estis enorma vortaro pri muziko kaj muzikistoj kaj ne nur estis la unua vortaro pri muzikaj terminoj verkita en la Germana, sed ankaŭ leksikono kaj pri terminoj kaj pri biografiaĵoj rilate al la frua 18-a jarcento. Ekzemple Walther priskribas en ĝi la verkojn de Johann Sebastian Bach kaj de aliaj anoj de tiu fama muzikistofamilio.

Entute la Musikalisches Lexicon difinis pli ol 3000 muzikterminojn. Walther konsultis pli ol 250 diversajn fontojn por la kompilado inkluzive teoriajn traktaĵojn el la frua baroko kaj la renesanco. Ege elstaraj por lia enciklopedia verkado estis la skribaĵoj de Johann Mattheson, kiuj estas indikata kiel fontoj pli ol 200 fojojn.

Kelkajn pluajn informojn pri Walther oni povas trovi en la libro Musica Poetica de Dietrich Bartel. Sur paĝo 22 Bartel priskribas la difinon de Walther pri musica poetica aŭ muzika retoriko jene:

"Musica Poetica aŭ muzika komponaĵo estas matematika scienco, per kiu oni surpaperigas agrablan kaj korektan harmonion de notoj por ke oni poste povu kanti aŭ ludi ĝin, per tio movante la aŭskultantojn al Dia devoteco samkiel plaĉigante kaj ravante senton kaj animon. ... Ĝi estas nomata tiamaniere, ĉar la komponisto devas ne nur kompreni lingvon samkiel poeto por ne difekti la metron de la teksto, sed ankaŭ ĉar li ankaŭ skribas poeziaĵon, nome melodion, tiel meritante la titolon Melopoeta aŭ Melopoeus." (22)

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Musikalisches Lexicon oder Musicalische Bibliothek, Leipzig 1732 (Digitalisat)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bartel, Dietrich. Musica Poetica: Musical-Rhetorical Figures in German Baroque Music. Lincoln: University of Nebraska Press, 1997.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]