Johann Gregor Mendel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregor Mendel (1822-1884)

Johann Gregor MENDEL (22-a de julio 18226-a de januaro 1884) estis germanparolanta monaĥo, abato de la aŭgustenana monaĥejo en Brno (Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ Ĉeĥio), natursciencisto kaj botanikisto. Oni nomas lin la patro de genetiko pro liaj studoj de la heredado de trajtoj ĉe pizaj plantoj. Mendel pruvis ekziston de parta heredaĵo de trajtoj laŭ liaj leĝoj pri heredado. La signifon de la laboro de Mendel oni ne agnoskis ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Ĝia remalkovro instigis la fondiĝon de genetiko.

Biografio

Johann Mendel naskiĝis en familio de germanparolantaj servutuloj [citaĵo bezonata] en Hynčice ĉe Odry (germane Heinzendorf bei Odrau) (hodiaŭ parto de vilaĝo Vražné) en la distrikto Nový Jičín) en Silezio. La aserto, ke inter liaj antaŭuloj troviĝas ankaŭ ĉeĥoj ne konfirmeblas. Li ĉiukaze proklamis germanan naciecon [citaĵo bezonata] kaj lia denaska lingvo estis la germana. Fojfoje aperantaj asertoj pri lia ĉeĥa nacieco (resp. deveno) do ne povas apogi sin je alia indiko, ol ke li naskiĝis kaj vivis en Moravio.

Monaĥejo Sankta Tomaso en Brno

Inter la jaroj 1840 kaj 1843 li studis ĉe la filozofia fakultato ĉe la Palacký-universitato en Olomouc. En 1843 li eniris la aŭgustenanan monaĥejon de Sankta Tomaso en Brno, alprenante la ordenan nomon "Gregor". En 1847 li estis ordinita pastro. En 1851 oni sendis lin al la Universitato de Vieno por studi. Li revenis en la monaĥejon en 1853 kiel instruisto, precipe de fiziko.

Mendel mortis la 6-an de januaro 1884 en Brno (Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ Ĉeĥio) pro ĥronika inflamo de la renoj (nefrito).

Esploroj

En 1865 Johann Gregor Mendel publikigis rezultojn de siaj esploroj pri hibridigo de plantoj, precipe de pizoj, dum kiuj li ekkomprenis la naturajn leĝojn de heredado. Tiel li fariĝis fondinto de la genetiko. Liajn rezultojn la scienca mondo longe ne rimarkis (por profesoroj li estis amatoro), nur komence de la 20-a jarcento liaj malkovroj estis remalkovritaj (Hugo de Vries, Carl Correns, Erich von Tschermak). Plie li aplikis en sia malgranda monaĥa ĝardeno eminentajn metodojn de scienca laboro, kiuj ankaŭ fariĝis grava kontribuo al la scienco. Mendel fariĝis unu el la plej gravaj sciencistoj de la 19-a jarcento. En la aŭgustinana monaĥejo en Brno hodiaŭ troviĝas Mendel-muzeo pri liaj vivo kaj esploroj. La nomon de Mendel portas hodiaŭ ankaŭ la Agrikultura kaj arbarista universitato en Brno.