Johann Heinrich Hartung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Hartung
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1699 (1699-08-17)
en Erfurto
Morto 5-an de majo 1756 (1756-05-05) (56-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo presisto • eldonisto
vdr
Hartung-a librokatalogo de 1746.

Johann Heinrich HARTUNG (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1699 en Erfurto, mortinta la 5-an de majo 1756 en Lepsiko dum la foiro) estis germana presisto kaj eldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komencoj en Erfurto kaj foriro[redakti | redakti fonton]

La filo de Heinrich Hartung - distilisto, barelisto kaj orgenfaristo - trejnitis kiel presisto en Erfurto kaj Lepsiko. Ekde 1727 li laboris en Kenigsbergo en la ateliero de Johann Stelter. Lia intenco malfermi propran libropresejo estis malebligita per la vetoo de la presisto Reußner. En 1731 Hartung edziĝis al Christine Stelter († 1745; kun ŝi li havis 9 infanojn). Post la morto de la bopatro Hartung transprenis en 1734 ties presejon, ricevis en 1745 ankaŭ la privilegion vendi librojn kaj aĉetis en 1746 la renomitan, en 1722 fonditan librovendejon de Gottfried Eckart. En 1746 li edziĝis al Johanna Zobel († 1791; kun ŝi li havis 4 infanojn).

Kariero en Kenigsbergo[redakti | redakti fonton]

En 1751 Hartung krome transprenis la presejon de Reußner kun la ekde la mezo de la 17-a jarcento ekzistinta kenigsberga gazeto. Ĝi ekzistis kun ŝanĝitaj titoloj ĝis 1945 (lasta titolo: Hartungsche Zeitung, kun legantoj en tuta Germanlando). Tiel Hartung subite havis kvazaŭ monopolan pozicion en la kenigsbergaj metioj de librofarado kaj -vendado. Hartung sekve influis la spiritan vivon de la urbo. Kelkaj fruaj skribitaĵoj de Immanuel Kant aperis ĉe Hartung antaŭ lia eldonistoŝanĝo (nome al Hartknoch en Rigo).

Krom multajn germanlingvaĵojn Hartung ankaŭ publikigis librojn en la latina, latva, litova kaj pola lingvoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Hartung: Die Buchdruckerfamilie Hartung, 1913
  • K. Forstreuter, Gräfe, Unzer: Zwei Jahrhunderte Königsberger Buchhandel, 1932
  • B. Rehberg: Geschichte der Königsberger Zeitungen und Zeitschriften I, 1942

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]