Johann Heinrich Pestalozzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Pestalozzi.

Johann Heinrich PESTALOZZI [johan hajnriĥ pestalocci], foje nomata "Henriko Pestalozzi", (naskiĝis la 12-an de januaro, 1746, mortis la 17-an de februaro, 1827) estis svisa pedagogo.

Li studis teologion kaj juron en sia naskiĝurbo Zuriko, sed ĉesigis la studojn sen diplomo kaj transloĝiĝis al kampara regiono, kie li dediĉis sin al la agrikulturo. Liaj provoj, enkonduki novajn kreskaĵojn kaj sterkaĵojn por plibonigi la situacion de la malriĉaj kamparanoj, ne estis sukcesaj.

Kun sia edzino Anna en 1775 li invitis proksimume 40 infanojn el malriĉaj familioj al sia bieno Neuhof, donis al ili instruon kaj edukon, ankaŭ pri metiaj kaj agrikulturaj aferoj. Pro ekonomiaj kialoj ili devis fermi la entreprenon en la jaro 1779.

Dum la sekvaj 20 jaroj Pestalozzi dediĉis ĉefe al la verkado. Famon li akiris per sia romano Lienhard und Gertrud, pliaj beletraj kaj sciencaj verkoj sekvis.

Ekde 1798 li fariĝis estro de orfejo en Stans, de 1800 ĝis 1804 li estis lernejestro en Burgdorf. Tie li enkondukis propran metodon pri la instruado kaj edukado, kiun li pluevoluigis en Yverdon-les-Bains, kie li agadis ekde 1804. Li postulis naturecan edukadon, unuigantan la povojn de la cerbo (intelektaj povoj), la koro (moralaj, religiaj povoj) kaj la manoj (metiaj povoj) al harmonia tuto.

En la jaro 1825 Pestalozzi revenis al sia bieno Neuhof, kie li du jarojn poste, en la aĝo de 81 jaroj mortis.[1]

Listo de verkoj

  • Lienhard und Gertrud (romano, 4 vol., 1781 – 1787)
  • Christoph und Else (romano, 1782)
  • Meine Nachforschungen über den Gang und die Entwicklung des Menschengeschlechts (traktato, 1791)
  • Wie Gertrud ihre Kinder lehrt (traktato, 1801)

Notoj kaj referencoj