Johann Jakob Bodmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Jakob Bodmer junaĝa.

Johann Jakob BODMER (naskiĝinta la 19-an de julio 1698 en Greifensee, mortinta en la 2-a de januaro 1783 sur bieno Schönenberg proksime de Zuriko) estis svisa historiisto kaj verkisto. Lia poetiko ege linfluis la germanlingvan literaturon de la 18-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis teologion kaj fintrejnitis kiel komercisto. De 1725-75 li estis profesoro pri svisa historio kaj politiko ĉe Gymnasium Zürich. En 1737 li iĝis konsilantaro.

Teorioj pri estetiko kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Kun sia amiko Johann Jakob Breitinger (Critische Dichtkunst, 1740) li propagandis estetikon bazitan sur la kreiva fantazio de la artisto kaj pri la prezento de emocioj kaj miro. Kontraŭe al la bildo pri geniulo ĉe Sturm und Drang, oni tiutempe ankoraŭ tre estis fiksita al religiaj ideoj (Critische Abhandlung von dem Wunderbaren in der Poesie, 1740).

Tiel li ekkonfliktis kun Johann Christoph Gottsched, kiu siaflanke akceptis nur francan klasicisman rigidecon. Kiel modelo de perfekta literaturo konsideris li la verkon Paradise lost de John Milton, kiun li ankaŭ tradukis el la angla en 1732.

En 1750 li invitis al si Friedrich Gottlieb Klopstock, du jarojn poste Christoph Martin Wieland - kaj seniluziiĝis de ambaŭ! Malgraŭe li ne estis sen influo kaj preparis i.a. la malkovron de anglaj verkistoj fare de Gotthold Ephraim Lessing kaj Johann Gottfried von Herder.

Graveco plurflanken[redakti | redakti fonton]

Bodmer ne nur gravis kiel poetikisto sed ankaŭ kiel elfosinto de mezaltgermana literaturo, kiel senteblas ĉe Proben der alten schwäbischen Poesie (1748), Chriemhildens Rache und die Klage (1757) kaj Sammlung von Minnesingern (1758). Per siaj propraj religiaj epopeoj kaj politikaj dramoj li tamen fiaskis ĉe la samtempuloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Bender: Johann Jakob Bodmer und Johann Jakob Breitinger. Metzler, Stuttgart 1973. (= Sammlung Metzler; 113) ISBN 3-476-10113-4
  • Albert M. Debrunner: "Das güldene schwäbische Alter". Johann Jakob Bodmer und das Mittelalter als Vorbildzeit im 18. Jahrhundert. Königshausen u. Neumann, Würzburg 1996. (= Epistemata/Reihe Literaturwissenschaft; 170) ISBN 3-8260-1178-3
  • Hans Otto Horch, Georg-Michael Schulz: Das Wunderbare und die Poetik der Frühaufklärung. Gottsched und die Schweizer. Wiss. Buchges., Darmstadt 1988. (= Erträge der Forschung; 262) ISBN 3-534-02150-9
  • Felix Leibrock: Aufklärung und Mittelalter. Bodmer, Gottsched und die mittelalterliche deutsche Literatur. Lang, Frankfurt am Main u.a. 1988. (= Mikrokosmos; 23) ISBN 3-8204-1294-8
  • Annegret Pfalzgraf: Eine deutsche Ilias? Homer und das «Nibelungenlied» bei Johann Jakob Bodmer. Zu den Anfängen der nationalen Nibelungenrezeption im 18. Jahrhundert. Tectum-Verl., Marburg 2003. ISBN 3-8288-8591-8
  • Gerhard Schäfer: «Wohlklingende Schrift» und «rührende Bilder». Soziologische Studien zur Ästhetik Gottscheds und der Schweizer. Lang, Frankfurt u.a. 1987. (= Europäische Hochschulschriften/1; 967) ISBN 3-8204-0027-3
  • Friedrich Schlegel: Sich "von dem Gemüthe des Lesers Meister" machen. Zur Wirkungsästhetik der Poetik Bodmers und Breitingers. Lang, Frankfurt am Main u.a. 1986. (= Europäische Hochschulschriften /1; 928) ISBN 3-8204-9636-X
  • Angelika Wetterer: Publikumsbezug und Wahrheitsanspruch. Der Widerspruch zwischen rhetorischem Ansatz und philosophischem Anspruch bei Gottsched und den Schweizern. Niemeyer, Tübingen 1981. (= Studien zur deutschen Literatur; 68) ISBN 3-484-18068-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]