Johann Joseph Fux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Joseph Fux
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1660 (1660-01-01)
en Langegg bei Graz
Morto 13-an de februaro 1741 (1741-02-13) (81-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco AŭstrioGermanio
Okupo
Okupo orgenistodirigentokomponisto • muzikologo • muzika teoriisto
vdr

Johann Joseph Fux (* ĉirkaŭ 1660 en Hirtenfeld ĉe Graz; † 13-a de februaro 1741 en Vieno) estis aŭstra komponisto kaj muzikteoriisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fux naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1660 kiel foli de kamparano en Hirtenfeld, kiu tiam apartenis al la paroko St. Marein, hodiaŭ tamen al la komunumo Langegg ĉe Graz. Pri sia frua vivo nur estas konata, ke ĉirkaŭ 1680 li studis ĉe la universitato de Graz kaj ekde 1683 ĝis 1687 en Ingolstadt. En la 90-aj jaroj li estis orgenisto je la „Schottenstift“ en Vieno. Pro tio la imperiestra kortego atentiĝis pri li kaj nomumis lin kortegokomponisto. Ekde 1701 li iĝis kapelestro ĉe la Stefanokatedralo. En 1711 li iĝis muzikdirektoro de la kortego, unu el la plej gravaj oficoj en la Eŭropa muzikvivo. En tiu ĉi pozicio li skribis multnombrajn operojn kaj oratoriojn. Lia plej konata opero Costanza e Fortezza estis prezentata 1723 en Prago okaze de la kronadfesto de imperiestro Karlo la 6-a kiel reĝo de Bohemio.

Krome Fux ankaŭ instruis kompozicion. Inter siaj disĉiploj estis Georg Christoph Wagenseil, Gottlieb Muffat kaj Jan Dismas Zelenka. En 1725 li publikis sian instrulibron pri kompozicio sub la titolo Gradus ad Parnassum

Dum siaj postaj jaroj, post la morto de sia edzino je la 8-a de junio 1731, kun kiu li edziĝis en 1696, li precipe komponis eklezian muzikon.

Li mortis 81-jara je la 13-a de februaro 1741 en Vieno.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La plej grava verko de Fux estis la kompoziciinstruilo Gradus ad Parnassum (1725) – instrulibro pri la rigora kontrapunkto laŭ la stilo de Palestrina. En la jaro 1745 Lorenz Christoph Mizler, disĉiplo de Johann Sebastian Bach, tradukis la Latinlinvan verkon en la Germanan, kaj pro tio ĝi decide influis la Vienan skolon. Ĝi servis ĝis en la 20-a jarcento kiel instrulibro de kontrapunkto.

La ampleksa muzika verko de Fux konsistas el operoj, eklezia kaj instrumenta muziko. Entute li komponis 18 operojn, 50 meson, tri rekviemojn, 57 vesprojn kaj psalmojn samkiel 10 oratoriojn kaj 29 partitojn.

Efiko[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al la Gradus ad Parnassum liaj muzikaj verkoj rapide forgesiĝis. Nur Ludwig von Köchel remalkovris Fux kaj eldonis biografion kaj verkokatalogon.

Kelkaj verkoj de Fux estis eldonitaj en la serio Denkmäler der Tonkunst in Österreich ekde la komenco de la 20-a jarcento i.a. de Egon Wellesz.