Johann Mattheson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Johann Mattheson (* 28-a de septembro 1681 en Hamburgo; † 17-a de aprilo 1764 en Hamburgo) estis Germana komponisto kaj muzikverkisto.

Johann Mattheson, 1746 (kuprogravuraĵo de Johann Jacob Haid)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Mattheson, filo de impostokolektisto, estis universala genio de sia tempo kaj ricevis frue ampleksan edukadon kaj pri fremdaj lingvoj (la Angla, Franca, Itala kaj Latina) kaj ankaŭ sur muzika tereno (kantado, violono, orgeno kaj klaviceno). Unu el siaj instruistoj estis la orgenisto Johann Nikolaus Hanff. Iom post iom li regis preskaŭ ĉiujn muzikilojn.

Jam en la axo de naŭ jaroj li kantis akompanante sin mem per harpo. Li ludis orgenon en la preĝejo kaj estis membro de la Hamburga operĥoro. Malmultajn jarojn poste li kantis tie kiel solisto, direktis probojn kaj komponis sian unuan operon en 1699.

En la jaro 1703 li konatiĝis tie kun Georg Friedrich Händel kaj komencis kun li dumvivan amikecon. Ili interŝanĝis intensive siajn sciojn, eĉ se tio kelfoje kondukis al fortikaj konfrontadoj pri muzikaj vidpunktoj. Ekz. Matteson preskaŭ mortigis tiun en interbatiĝo dum interpretado de la opero „Cleopatra“ de Mattheson en 1704. Händel estis savata nur, ĉar granda botono deglitigis la spadon de Mattheson. Post tio ili repaciĝis. Mattheson kantis la ĉefajn rolojn de la operoj de Händel kaj direktis la verkojn de sia amiko, plej poste Händel reutiligis kelkaj verkoj partiojn eltirataj de operoj de Mattheson.

Mattheson kaj Händel aspiris la transprenon de la ofico de Dietrich Buxtehude kiel orgenisto en Lübeck, kiun tamen finfine neniu el ambaŭ alprenis – pro la kondiĉoj, al kiuj apartenis ankaŭ la edzinigo de la filino de Buxxtehude. ambaŭ revenis al Hamburgo, kie Mattheson en 1704 ricevis la postenon de legacisekretario kaj korespondanto de la Angla kortego. Tiu ĉi posteno certigis al li dum jaroj porvivaĵon kaj superan socian statuson.

Li edziĝis kun Anglino en 1709, kaj estas ebla, ke Händel ricevis decidajn kontaktojn al Britio per Mattheson.

En la jaro 1715 li iĝis muzikdirektoro ĉe la Hamburga katedralo. Tiun ĉi postenon li tenis ĝis 1728, kiam lia aŭdkapablo ege malpliiĝis. Dum sia resta vivo li estis surda.

Muzikteoria verkado[redakti | redakti fonton]

En tiu malfrua periodo li verkis muzikteoriajn skribojn kiel ekz. la „Ĝeneralbasinstruo“ 1731, Kern melodischer Wissenschafft, bestehend in den auserlesensten Haupt- und Grund-Lehren der musicalischen Setz-Kunst oder Composition, als ein Vorläuffer des Vollkommenen Capellmeisters [traktaĵo pri kompozicio], Hamburgo 1737, samkiel Der vollkommene Capellmeister [la perfekta kapelestro], 1739. Lia Grundlage einer Ehren-Pforte de 1740 estas ampleksa verko pri 149 muzikistoj, kies biografiojn li parte konis per persona kontakto. En 1761 li eldonis la Germanan tradukon de la unua Händel-biografio de John Mainwaring Memoirs of the Life of the Late George Frederic Handel, la plej unua biografio pri komponisto. Krome li speciale traktis la rilaton vorto-sono en kantvoĉa muziko kaj estis grava respegulanto de la ideoj dominantaj en sia tempo. Pro tio Mattheson estis fama ankaŭ speciale kiel muzikteoriisto. Li estas la plej fekunda teoriisto pri interpretmaniero samkiel teatra kaj harmonia stilo de la Germana barokmuziko. Kiel unua li publikis periodaĵon muzikkritikan en Germanio (Critica musica) ekde 1722 ĝis 1725.

Mattheson estis entombigita en la kripto de la St.-Michaelis-Preĝejo en Hamburgo, kie lia tomba monumento ĝis nuntempe estas publike alirebla.

Muzikaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Mattheson estis talenta kaj diligenta komponisto: li komponis 6 operojn und sakralan muzikon, orkestroverkojn kaj ĉambromuzikon. Grandparto de liaj verkoj estas depotataj en la Hamburga urbobilioteko. Ili estis malaperinta ekde la eldepotado dum la Dua Mondmilito kaj estis redonataj en 1998 el Erevano en Armenio.

  • Die Plejades, oder das Siebengestirne, Hamburgo 1699 kaj Brunsvigo 1699
  • Der edelmühtige Porsenna, Hamburgo 1702
  • Mithridat wider den Gift einer welschen Satyre, genannt: La Musica, Hamburgo 1749

Konektaj partituroj kaj sondosieroj[redakti | redakti fonton]

Literaruro rekomendinda[redakti | redakti fonton]

  • "Johann Mattheson", "Rhetoric and music" del The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1947. ISBN 0-393-09745-5

Ligiloj[redakti | redakti fonton]