Johann Michael Vogl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Michael Vogl, litografio de Josef Kriehuber, 1830

Johann Michael Vogl (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1768 en Ennsdorf ĉe Steyr; mortis la 19-an de novembro 1840 en Vieno) estis aŭstra kantisto kaj amiko de Franz Schubert.

Deveno kaj edukado[redakti | redakti fonton]

La filo de la burĝa komercisto Johann Michael Vogl laboris ĉe la ŝipmajstro Carl Selhammer je Steyr kaj jam frue perdis siajn gepatrojn. Lia patro estis aĉetinta en 1760 la domon de Anton Klausriegler en Ennsdorf kaj ricevis pro ties komerco la civitanecon. Post la morto de la patro frato lia transprenis la edukadon de la knabo. De tenoro Strausberger kaj ĥorestro Kagel li ricevis muzikinstruon.

Pro sia talento li laboris jam en la aĝo de naŭ jaroj kiel salajrata soprankantisto ĉe la urbopreĝejo je Steyr.[1] Ekde 1781 li vizitis la monaĥogimnazion en Kremsmünster. Tie li tuj estis okupata kiel kantoknabo, je kio la monaĥoj ege konsideris liajn muzikajn kaj aktorajn talentojn. Li estis tamen ankaŭ bona lernanto, kiu finis sian gimnazian edukadon samkiel la filozofiajn studojn per distingo.

Kune kun Franz Xaver Süßmayr, kun kiu li dum sia tempo en Kremsmünster interkoniĝis, en 1785 li iris al Vieno, kie li komence studis juron kaj sukcese finis sian studon. Krom tio li daŭrigis kantinstruiĝon, sekvante lecionojn ĉe la kastrita kantisto Girolamo Crescentini.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vogl kaj Franz Schubert, karikatur de Franz von Schober

En 1794 li fariĝis helpe de Süßmayr operkantisto je Teatro ĉe Kärntnertor, kie li laboris kiel kantisto, aktoro kaj eĉ kiel reĝisoro, je kio liaj specialaĵoj estis la roloj en operoj de Mozart kaj Christoph Willibald Gluck.

Baritono Vogl baldaŭ progresis al unu el la plej elstaraj kantistoj kaj aktoroj de la operteatro, inter alie en roloj kiel Oresto en Iphigenie auf Tauris de Gluck (unuafoje prezentata en germana lingvo en Vieno je 1781), kiel Almaviva en Le nozze di Figaro de Mozart, kiel Jacob Fribourg en Die Schweizer Familie kaj kiel Daniel en Baal’s Sturz de Joseph Weigl aŭ kiel Telasko en Fernand Cortez de Gaspare Spontini.

Kiam la operteatro ŝanĝis sian luanton, Vogl pensiiĝis en 1821. Per Franz von Schober, amiko de Franz Schubert, li ekkonis ĉi tiun en 1817 kaj estis ravita de ties kantoj. Disvoviĝis ja iaspeca amikeco, malgraŭ la preskaŭ tridek jaroj de aĝdiferenco. Vogl kontribuis decide al la disvastigo de la lidoj de Schubert, organizis prezentadojn kaj koncertvojaĝojn. Li kantis la lidojn de Schubert, kiu akompanis lin je tio neimiteble per piano, kio faris lin krom lia lerninto Carl von Schönstein unu el la plej bonaj tiutempaj interpretantoj de Schubert. Post la morto de Schubert en 1828 Vogl prizorgis ties postlasaĵojn kaj eldonis la ciklon Die schöne Müllerin, krome li prizorgis ankaŭ la ceteran lidaron de la komponisto.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. OÖN de la 28-a de aŭgusto 2009, Der Vogl machte Schubert flügge de Walter Höferl

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto Erich Deutsch: Schubert. Die Dokumente seines Lebens und Schaffens. Bärenreiter, Kassel 1964 (3 volumoj, jen aparte volumo 1).
  • Andreas Liess: Johann Michael Vogl. Hofoperist und Schubertsänger. Böhlau, Kolonjo 1954.
  • Paul Stefan: Franz Schubert. Ullstein, Wien 1947 (Represaĵo Vieno 1928).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Vogl, Johann Michael, en Constant von Wurzbach, Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich, 51-a volumo, Vieno 1881.