Johann Moritz von Nassau-Siegen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Moritz, pentrita de Pieter Nason.

Johann Moritz von Nassau-Siegen (en Brazilo nomata Maurício de Nassau) naskiĝis en Dillenburg, Germanio, la 17-an de junio 1604. Li estis filo de Jan Von Middelste, grafo de Nassau-Siegen, kaj Margareth, princino de Holstein-Sonderburg.

Li studis en la universitatoj de Herborn, Bazelo kaj Ĝenevo (Svisio). La junulo eniris la nederlandan armeon dum la tridekjara milito kaj partoprenis la batalojn de Breda (1625), Maastricht (1632) kaj Schenckenshaus (1636).

Dum 1632 li komencis konstruado de palacon Mauritius, en Hago, projekto kiu malpligrandigis liajn monrimedojn. Pro tio, li akceptis la inviton administri la Nederlandan Brazilon.

Nassau sur ŝipo forlasis havenon de la nederlanda insulo Texel la 25-an de oktobro 1636 kaj alvenis Recifon la 23-an de januaro 1637.

Bona administranto, sub lia regado (1637-1644) la nederlanda kolonio de Brazilo atingis la plej altan rangon. Li solidigis la militan okupon de provincoj Pernambuko, Paraibo, Alagoaso kaj Norda Rio-Grando kaj aneksis la provincojn Cearao, Serĝipo kaj Maranjo. Johann Moritz von Nassau-Siegen faciligis la monprunton al brazilaj sukerfabrikantoj kaj permesis la religian liberecon por altiri judojn, kiuj konstruis en Recifo la unua sinagogon de Ameriko.

Por reformi Recifon, li kreis la kvartalon Mauritsstadt, kun kanaloj, digoj kaj defluejo. Konstruis la palacojn Vrijburg kaj Boa Vista, botanikan kaj zoologian ĝardenojn, muzeon kaj astronomian observejo. El Eŭropo li altiris artistojn, kuracistojn kaj scientistojn kiel Albert Eckout, Frans Post, Sebastianzoon Cornelis Goliath, Georg Marckgraf kaj Willem Piso.

Post sep jaroj, li ekkonfliktis kun la nova administro de la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio (WIC) kaj lasis sian postenon en la 23-a de majo 1644.

En Eŭropo, li ricevis promocion al Ĝeneralo de Kavalerio kaj estis nomita komandanto de gardo de Wessel. Estis estro de Kleve (1647) kaj ambasadoro apud la kortego de Frankfurto ĉe Majno. En 1652 fariĝis Komandanto de Ordeno de Malto por norda Germanio kaj ricevis la titolon princo de Sankta Romia Imperio. Batalis kontraŭ la episkopo de Münster (1665) kaj, poste, kontraŭ la francoj (1667) kaj hispanoj (1671). Sepdekjaraĝa li estis nomita provincestro de Utrecht (1674).

Johann Moritz von Nassau-Siegen mortis en la 20-a de decembro 1679 en Berg und Tal apud Kleve.