Johann Nepomuk Hummel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Nepomuk Hummel
muzika pianisto, kapelestro kaj pedagogo
muzika pianisto, kapelestro kaj pedagogo
Persona informo
Naskonomo Johann Nepomuk Hummel
Naskiĝo 14-a de novembro 1778
en Bratislavo, Slovakio
Morto 17-a de oktobro 1837
en Weimar
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo komponistodirigentopianistokoncertmajstro • muzikinstruisto
vdr

Johann Nepomuk Hummel (n. 14-an de novembro 1778, Bratislava – m. 17-an de oktobro 1837, Weimar) estis aŭstria muzika komponisto, pianisto, kapelestro ka pedagogo.

Lia patro estis tetra kapelestro en Bratislava kaj en Vieno. Hummel estis lernanto de F. P. Rigler en Bratislava, 1785 - 1787 de Wolfgang Amadeus Mozart en Vieno, kiu estis lia kunloĝanto kaj kiu instruis lin senpage.

Li agadis certan tempon kiel sekvanto de Franz Joseph Haydn en Eisenstadt, poste en Stuttgart kaj en Weimar.

Hummel famiĝis pro brilanta ludo kaj improvizado.

Krom multnombraj komponaĵoj por piano (sonatoj, variaĵoj, rondoj, fantazioj kaj pianaj koncertoj) li verkis ankaŭ kamerajn komponaĵojn, operojn, kantatojn kaj mesojn. Liaj proksimume 130 komponaĵoj karakterizas sin pli prefere per virtuoza bravureco kaj ludemo kiel senta profundaĵo.

Ŝablono:Ĝermo-biografio