Johann Nepomuk Schelble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Nepomuk Schelble
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1789 (1789-05-16)
en Hüfingen
Morto 6-an de aŭgusto 1837 (1837-08-06) (48-jaraĝa)
en Hüfingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Johann Nepomuk Schelble (n. 16-an de majo 1789 en Hüfingen; m. 6-an de aŭgusto 1837 samloke) estis germana dirigento, kantisto kaj instruisto. Kiel operkantisto li unue havis postenon en Stuttgart, kie li ankaŭ instruis je la Reĝa Muzikinstituto. Ekde 1813 li turneis tra Aŭstrio kaj Prusio, Vieno, Bratislavo Kaj Berlino.

En 1816 oni vokis Schelble kiel dirigento ĉe la muzikakademio en Frankfurto ĉe Majno. En 1819 li demetis preskaŭ ĉiujn postenojn kaj sindediĉis nur al la ĥoro Cäcilien-Chor, kiun li jaron antaŭe fondintis. Post Carl Friedrich Zelter kaj Felix Mendelssohn Bartholdy Schelble apartenas al la gravaj remalkovrintoj kaj patronoj de la muziko de Johann Sebastian Bach kaj per tio estis pioniro ĉe la fondado de la Bach-asocio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "Ewige Ruhe" : Gebet für die Abgestorbenen. - Bonn : Simrock, 1823
  • Graf Adalbert : opero
  • Deutsche Messe

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Oskar Bormann: "Johann Nepomuk Schelble - Sein Leben, sein Wirken und seine Werke", Dissertation (1926)
  • Hans-Josef Fritschi: "Johann Nepomuk Schelble - Ein Hüfinger als Gründer des Frankfurter Cäcilienvereins und Wiederentdecker Bachs", in: Almanach 1987, Heimatjahrbuch Schwarzwald-Baar-Kreis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]