Johann Nikolaus Forkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Nikolaus Forkel.

Johann Nikolaus Forkel (n. 22-an de februaro 1749 en Meeder ĉe Coburg; m. 20-an de marto 1818 en Göttingen) estis germana orgenisto kaj muzikesploristo. Li validas kiel unu el la fondintoj de la historia muzikscienco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Forkel estis filo de ŝuisto, kiu ankaŭ estis doganisto kaj financinspektoro. En la aĝo de 17 jaroj li iris al Lüneburg, kie li estis akceptita en la lerneja ĥoro de la gimnazio Johanneum. Jam en 1767 li transprenis en Schwerin la postenon de prefekto ĉe la katedrala ĥoro, sin perfektigis je la orgenludado kaj enprofundiĝis en la verkojn de Mattheson. En 1769 li enlistiĝis en la universitato je Göttingen kiel jurstudento kaj post treege sukcesa specimeno de sia lerteco li fariĝis orgenisto ĉe la universitata preĝejo. En 1772 li prezentis privatajn prelegojn pri muziko kaj en 1779 li fariĝis universitata muzikdirektoro. Kandidatiĝo pri la sukcedo de Carl Philipp Emanuel Bach en Hamburgo je 1789 malsukcesis. Forkel restis ĝis sia vivofino en Göttingen, kun interrompo per duonjara studovojaĝo, kiu kondukis lin en 1801 en ĉiujn pli grandajn bibliotekojn ĝis Vieno. En 1781 li geedziĝis kun la 17-jara filino Margaretha (Meta) de la teologia profesoro Rudolph Wedekind el Göttingen. La geedzeco el kiu naskiĝis unu filo, estis divorcata en 1794 kaj "S-rino Forkel", kiel ŝi nomiĝis en la leteroj far la romantistoj, plue laboris kiel verkisto kaj tradukisto. Ŝi geedziĝis duan fojon, tiam kun la posta direktoro de la apelacia juĝejo Johann Heinrich Liebeskind. Ŝia frato estis la medicinisto Georg Freiherr von Wedekind.

Li estis entuziasma admiranto de Johann Sebastian Bach kaj altigis en siaj pli malfruaj vivojaroj ties muzikon al dogma normo. Li verkis en 1802 la unuan biografion pri Bach kaj ricevis rektajn informojn el la korespondado kun ties filoj Carl Philipp Emanuel Bach kaj Wilhelm Friedemann Bach. Ĉi tiu verko, titolita Ueber Johann Sebastian Bachs Leben, Kunst und Kunstwerke, estas la unua muzikhistoria monografio entute kaj speciale pri Bach.

Post la morto de Forkel lia domo kaj lia altvalora biblioteko estis aŭkciitaj; la katalogo verkita de lia filo enhavas 2305 volumoj da muziklibroj kaj 1592 volumoj da muzikaĵoj, kiuj inter aliaj estas fonto de perdiĝintaj verkoj de J.S. Bach, kaj aperis presita en 1819 je Göttingen. Lia biblioteko fariĝis altvalora ero de la Reĝa Biblioteko je Berlino kaj de la Reĝa Instituto por Eklezia Muziko.

Pri liaj multaj komponaĵoj nun oni nur malmulte interesiĝas. Rimarkindaj estas liaj variacioj por piano pri la brita nacia himno "God Save the King" – kaj la akra kritiko de abato Vogler pri tio, kiu aperis en 1793 je Frankfurto ĉe Majno, kune kun plua serio da variacioj, kiu laŭ lia opinio estus skribendaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Über die Theorie der Musik (Göttingen, 1777)
  • Musikalisch-kritische Bibliothek (3 volumoj, Gotha, 1778/79)
  • Musikalischer Almanach für Deutschland auf das Jahr…
  • Allgemeine Geschichte der Musik (Leipzig, 1788-1801) – sein zweites bedeutendes Werk, das allerdings nur bis ins Jahr 1550 reicht
  • Allgemeine Litteratur der Musik; oder, Anleitung zur Kenntniss musikalischer Bücher, welche von den ältesten bis auf die neusten Zeiten bey den Griechen, Römern und den meisten neuern europäischen Nationen sind geschrieben worden; systematisch geordnet, und nach Veranlassung mit Anmerkungen und Urtheilen begleitet, 2 Bände, Leipzig 1792, Schwickert. pdf 100MB ĉe commons oder Interreta arĥivo
  • Ueber Johann Sebastian Bachs Leben, Kunst und Kunstwerke, Leipzig 1802. Wikisource: Teksto kaj faksimiloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]