Johann Peter Hebel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Peter HEBEL [johan pete hebl] (naskiĝis la 10-an de majo 1760 en Basel, mortis la 22-an de septembro 1826 en Schwetzingen) estis germana verkisto.

Li studis teologion en Erlangen kaj laboris ekde 1780 kiel instruisto kaj vikario en la loĝloko Hertingen (nun parto de la komunumo Bad Bellingen) kaj en la urbo Lörrach. Ekde 1791 li instruis en la gimnazio de Karlsruhe kaj de 1808 ĝis 1814 li okupis la postenon de ĝia direktoro. En la jaro 1819 li fariĝis prelato kaj deputito de la badena parlamento.

La verkaro de Johann Peter Hebel konsistas ĉefe el poemoj, rakontoj kaj anekdotoj en la alemana dialekto, parolata en trilanda regiono kuniganta partojn de Germanio, Francio kaj Svislando.

Listo de verkoj

  • Alemannische Gedichte (poemoj, 1803)
  • Schatzkästlein des rheinischen Hausfreundes (rakontoj kaj anekdotoj, i.a. Kannitverstan, 1811)
  • Biblische Geschichten (rakontoj, 1824)

En Esperanto aperis