Johann Philipp Kirnberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Philipp KIRNBERGER (n. 24-an de aprilo 1721 en Saalfeld/Saale; m. 27-an de julio 1783 en Berlino) estis germana muzikteoriisto kaj komponisto.

Johann Philipp Kirnberger

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam dum sia frua infanaĝo li ricevis violonan kaj pianan instruojn. Post lernado ĉe latinlernejo (gimnazio) en Coburg li studis ĉe Johann Peter Kellner en Gräfenroda, por kompletigi siajn konojn pri muziko. Posta instruisto estis la kortega orgenisto Gerber en Sondershausen. Ebla lernado ĉe Johann Sebastian Bach ne estas malkontestebla kaj ankaŭ ne dokumentebla.

Dokumentita estas mallonga stacio de Kirnberger en 1741 en Lepsiko, kaj oni supozas, ke li tiutempe estis ankaŭ unu el la lernantoj de Bach. Post mallonga restado en Dresdeno li iris por dek jaroj (1741 ĝis 1751) al Pollando, kie li aktivis en diversaj postenoj i.a. kiel klavicenisto kaj kapelmajstro.

Meze de la 50-aj jaroj de la 18-a jarcento Kirnberger revenis Germanien, por sekvi instruadon pri la violonludado. Post dungado kiel violonisto en la reĝa kapelo (orkestro) en Potsdamo, li poste aliĝis la kapelon de la markgrafo Henriko en Rheinsberg. Ĝis sia morto li alprenis en 1758 postenon kiel kompozicia instruisto de Amalie de Prusio kaj aktivis krom tio kiel kapelestro kaj muzika konsilanto ĉe la prusa kortego. Tiutempe ekestis granda parto de liaj komponaĵoj.

La muzika verkaro de Kirnberger nuntempe travivas renaskiĝon. Lia ĉambromuziko, konsistante unuavice el flutsonatoj kaj triosonatoj, enhavas kelkaj surprizaĵojn, ekz. flutsonato eb-minora, verŝajne la plej elstara verko de Kirnberger. Kompleta eldono de la flutsonatoj kaj aliaj verkoj aperas en la eldonejo Amadeus-Verlag (Schweiz).

Kirnberger konstruis entute tri temperitajn agordojn. La plej niveligitan trian agordon oni ofte nomas Kirnberger-agordo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonio por 2 kornoj, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso D-maĵora
  • Sinfonia Bb-maĵora
  • Sonato n-o 1 por fluto kaj kontinua baso C--maĵora (Berlin 1767, Wever)
  • Sonato n-o 2 por fluto kaj kontinua baso C--maĵora (Berlin 1769, Winter)
  • Sonato n-o 3 por fluto kaj kontinua baso eb-minora
  • Sonato n-o 4 por fluto kaj kontinua baso continuo e-minora
  • Sonato n-o 5 por fluto kaj kontinua baso F--maĵora (Berlin 1763, Birnstiel)
  • Sonato n-o 6 por fluto kaj kontinua baso G--maĵora (Berlin 1761, Birnstiel)
  • Sonato n-o 7 por fluto kaj kontinua baso G-maĵora (Berlin 1767, Wever)
  • Sonato n-o 8 por fluto kaj kontinua baso G-maĵora (Berlin 1769, Winter)
  • Sonato n-o 9 por fluto kaj kontinua baso g-minora (Berlin 1761, Birnstiel)
  • Sonato n-o 10 por fluto kaj kontinua baso Bb-maĵora (Berlin 1763, Birnstiel)
  • Sonato n-o 1 por violono kaj kontinua baso C-maĵora
  • Sonato n-o 2 por violono kaj kontinua baso c-minora
  • Sonato por violonĉelo kaj kontinua baso C-maĵora (Berlin 1769, Winter)
  • Sonato por hobojo kaj kontinua baso Bb-maĵora (Berlin 1769, Winter)
  • 10 triosonatoj por fluto/violono, violono kaj Basso continuo
  • Pianosonato in D-maĵora
  • Pianosonato in G-maĵora
  • Musicalischer Circul a-minora
  • Ok fugoj por piano (klaviceno) kaj orgeno
  • 10 variacioj pri "Ich schlief, da träumte mir"
  • “Gelobet seist du, Jesu Christ”, orgenĥoralo
  • “Was Gott tut, das ist wohlgetan”, orgenĥoralo
  • "Erbarm dich unser Gott", moteto laŭ la psalmoj 50 kaj 51

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Kunst des reinen Satzes in der Musik
  • Die wahren Grundsätze zum Gebrauche der Harmonie
  • Gedanken über die verschiedenen Lehrarten in der Komposition als Vorbereitung zur Fugenkenntnis
  • Grundsätze des Generalbasses als erste Linien zur Komposition
  • Der allezeit fertige Polonoisen= und Menuettencomponist (1767)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]