Johann Reinhold Forster
El Vikipedio
Johann Reinhold FORSTER (n. la 22-an de oktobro 1729 – m. la 9-an de decembro 1798) estis germana naturalisto, parte skotdevena, kiu altvalore kontribuis al la naskiĝo de ornitologio en Eŭropo kaj Nordameriko. Li restas plej konata kiel la naturalisto, kiu partoprenis la duan pacifikan vojaĝon de James Cook, dum kiu li estis akompanita de sia filo Georg Forster.
